Suda Barato
Duoninsula Barato aŭ Suda Barato estas la areo kiu enhavas de Barato la subŝtatojn de Andra-Pradeŝo, Karnatako, Keralao kaj Tamilnado same kiel la uniaj teritorioj de Lakŝadivoj kaj Pondiĉero, kio okupas 19.31% de la barata areo. La regiono estas ankaŭ konata kiel Dravida aŭ Dravido esperante laŭ la uzo en la nacia himno.[1]
Suda Barato | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono [+] | |||
Lando | Barato | ||
- koordinatoj | 13° 0′ 0″ N, 77° 0′ 0″ O (mapo)1377Koordinatoj: 13° 0′ 0″ N, 77° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 635 780 km² (63 578 000 ha) [+] | ||
Areo | 635 780 km² (63 578 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 253 051 953 [+] (2011) | ||
Denseco | 398,02 loĝ./km² [+] [+] | ||
Suda Barato | |||
Vikimedia Komunejo: South India [+] | |||
Suda Barato kuŝas en la duoninsulo komponita de la Dekkana Altebenaĵo kaj limas kun la Araba Maro okcidente, kun la Hinda Oceano sude kaj la Golfo de Bengalo oriente. La geografio de la regiono estas diversa, kaj enhavas du montoĉenojn, nome Okcidentaj kaj Orientaj Ghatoj, kaj la altebenaĵan kernon. La riveroj Godavari, Kriŝno, Tungabadro kaj Kaveri estas gravaj konstantaj akvofluoj kaj resursoj.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ John McLeod., "A History of India", Greenwood Press, 2002