Sepataga Adventisma Eklezio

fundamentista Protestanta konfesio

La Sepataga Adventisma Eklezio (fondita en 1863) estas fundamentista eklezio de protestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Ellen G. White. Sekvante severan interpreton de la Biblio, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aŭ fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj. Kvankam plejparte protestanta en doktrino (sola scriptura, bapto, la Sankta Triunuo ktp), laŭ adventismo la animo ne estas nature senmorta aŭ povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj ne nun ekzistas nek en infero nek en la ĉielo, sed estos relevigitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La malbonaguloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Tial adventismo ne kredas en infero. Post la detruo, la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova, paradiza tero.

Sepataga Adventisma Eklezio
emblemo
konfesio • kristana organizaĵo • organizaĵo
Komenco 21-a de majo 1863 vd
Antaŭe Millerism vd
Poste Sepataga Adventisma Reforma Movado • True and Free Seventh-day Adventists • Shepherd's Rod vd
Geografia situo 39° 3′ 36″ N, 76° 58′ 7″ U (mapo)39.0599-76.9686Koordinatoj: 39° 3′ 36″ N, 76° 58′ 7″ U (mapo)
Sidejo Arĝenta Fonto
Sepataga Adventisma Eklezio (Marilando)
Sepataga Adventisma Eklezio (Marilando)
DEC
Sepataga Adventisma Eklezio
Sepataga Adventisma Eklezio
Map
Sepataga Adventisma Eklezio
Fondinto(j) Joseph Bates • Ellen G. White • James S. White • J. N. Andrews vd
Membro de Association of Christian Churches in Germany • Association of Evangelical Free Churches • Verband Deutscher Zeitschriftenverleger • Bundesverband Kulturarbeit in der evangelischen Jugend vd
Posedatoj Hope Channel Philippines • Hope FM • Esperanza TV • Glacier View Ranch • KSAF-LP • Nuevo Tiempo • Sanitarium Health and Wellbeing Company • Casa Publicadora Brasileira • Hope Channel vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Adventa domo (Vajmaro)
Adventistoj de la Sepa Tago per miliono da loĝantoj laŭ Lando

Laŭ adventismo, la Advento okazos baldaŭ, kiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Pro tio, en 1844 Dio sendis profetinon White, por helpi kaj instrui la kristanan eklezion, kiu restos ĝis la Advento. La vizioj kaj skriboj de White, deveninte de Dio, estas aŭtoritata, nur la Biblio estante pli aŭtoritata. Adventistoj uzas ŝiajn skribojn por interpreti la Biblion. Pro ŝia instruo, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, inter aliaj sen ĉevalaĵo kaj porkaĵo, sen salikokoj kaj sen senskvama fiŝaĵo.

La eklezio, el kiu adventismo venis, antaŭdiris la precizan tagon de la Advento, sed kiam Kristo fiaskis reveni je mardo la 22-a de oktobro 1844, la eklezio disrompis: unu parto, sub la influo de White, fariĝis la nuna adventismo, la alia parto fariĝis jehovismo. Jehovismo korektis la daton, sed White, pro siaj vizioj, diris, ke Jesuo je tiu dato iris al alia parto de la ĉielo por pretigi sin por la baldaŭa Advento.

La eklezio praktike toleras divorcon kaj reedziĝon. Pastro devas esti viro, sed li povas edziĝi. La eklezio ne baptas infanetojn. Komunio estas po kvarfoje jare: ĝi estas kun pano, vinbersuko (ne vino pro ĝia alkoholo) kaj piedlavado. La efiko de komunio, kiel bapto, estas simbola.

En 2000 estis ĉirkaŭ 11 milionoj da adventistoj tra la mondo (sed ankaŭ milionoj da eks-adventistoj), kreskante tre rapide tra la mondo, precipe en la Tria Mondo, kvarobliĝinte tutmonde dum la pasintaj 25 jaroj. La eklezio estante tre misiema: nun nur 9% el kredantoj loĝas en Usono, la naskolando de la eklezio. La eklezio havas universitatojn, la ĉefa estante Andrews en Usono. Ĝi ankaŭ havas hospitalojn, eldonejojn kaj misiojn.

100% de la loĝantoj de Pitkarna Insulo estas Adventistoj de la Sepa Tago.

Idoj de adventismo:

  • La ideoj de White pri sana manĝado instigis la inventon de maizflokoj.
  • Kellogg's estis fondita de adventistoj.
  • Kaj de adventismo ankaŭ venis (per la skisma sekto de Victor Houteff) la sekto de David Koresh, kiu mortis kun siaj sekvantoj ĉe Waco, Teksaso en Usono en 1993, kiam ili estis atakitaj de la registaro.
Houteff (floris 1929-55) kaj Koresh (floris 1984-93) vidis sin kiel la profetoj, kiuj sekvis post White. La eklezio ne agnoskas ilin kaj, siaflanke, Houteff kaj Koresh vidas la eklezion kiel sen profeto kaj perdita. Houteff kaj Koresh vidis sin kaj siajn sekvintojn kiel la veraj adventistoj.

Eksteraj ligiloj redakti