Viti Levu
Viti Levu [ˈβiti ˈleβu] estas la plej granda insulo de la Fiĝioj, kie troviĝas la ŝtata ĉefurbo, Suva, kaj la plej granda parto de la loĝantaro de la insulara ŝtato Fiĝioj.
Viti Levu | ||
---|---|---|
Topografio de Viti Levu | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Insularo | Fiĝio | |
Geografia situo | 17° 48′ S, 178° 0′ O (mapo)-17.81781324Koordinatoj: 17° 48′ S, 178° 0′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 146 km | |
Areo | 10 531 km² | |
Plej alta loko | Tomanivi 1 324 m | |
Loĝantaro | 580 000 55 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Suva | |
Elaera bildo de Suva | ||
Geografio kaj ekonomio
redaktiViti Levu kovras areon de 10 531 km²[1] kaj estas ĉirkaŭ 146 km longa el nordo suden kaj ĉirkaŭ 106 km larĝa el oriento okcidenten. Ĝi estas la sesa plej granda insulo en Oceanio, sen kalkuli Aŭstralion kaj post Tasmanio, la du plej grandaj insuloj de Novzelando, insulo Havajo kaj Novkaledonio.
Geologoj supozas, ke Viti Levu merĝis kaj elmerĝis foje kaj estis kovrita el lafo kaj aliaj vulkanaj materialoj. Tertremoj kaj vulkanaj eksplodoj kulpas pri la falta teritorio de la insulo, kiu estas dividita en du similaj duonoj de nordosudenan montoĉeno. La orienta flanko de la insulo suferas kaj ĝuas pluvegon, sed la okcidenta flanko estas multe pli seka. Pro tio la kultivado de sukerkano okazas okcidente, dum industrio rilate la lakton estas riĉeco oriente. Oni produktas ankaŭ kotonon, tabakon kaj ananason.
La centro de la insulo estas arbara kaj inkludas la plej altan monton de la lando, nome Tomanivi (ekse "monto Viktorio") 1,324 metrojn alta.
Flaŭro kaj faŭno
redaktiLa insulo estas la ununura konata loĝejo de unu el la plej grandaj insektoj de la mondo, la giganta blato nome Xixuthrus heros.
La Vitilevua nestamasulo iĝis formortinta.
Loĝantaro
redaktiKrom la ĉefurbo de la lando, en Viti Levu troviĝas aliaj urbetoj kiel Nadi, Laukota, Ba kaj Sigatoka; krom multnombraj turismejoj. Ĉiuj situas en la marbordo, kaj ili estas interkonektitaj de ŝoseo ĉirkaŭirantan la insulon. Entute, preskaŭ 600.000 personoj loĝas en Viti Levu, du trionoj de la tuta loĝantaro de Fiĝio. Kune kun la proksima Vanua Levu, koncentras 85% de la tuta loĝantaro.
Referencoj
redakti- ↑ UNEP Islands Directory Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine angle
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Wikimapia, -17827145, 178016968, 9, Viti Levu