Ovalau estas la sesa plej granda insulo en la insuloj Fiĝio. Situa je 17.70° S kaj 178.8° Or, (60 km nordoriente el la nacia ĉefurbo Suva kaj 20 km ĉe la orienta marbordo de Viti Levu), tiu insulo estas ĉirkaŭ 13 km longa kaj 10 km larĝa. Ĝi kovras totalan areon de 102.3 km² kaj havas populacion de ĉirkaŭ 9,000, proksimume duono de la populacio de la Arkipelago Lomaiviti. Levuka, iama ĉefurbo de Fiĝio estas la politika ĉefurbo, kaj la plej granda el la 24 urboj kaj vilaĝoj de la insulo.