Sankta-Kito kaj Neviso
Sankta-Kito kaj Neviso aŭ Sankta Kristoforo kaj Neviso, iam Sankta Kristofo kaj Neviso, estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro, pli precize en la ĉeno da insuloj nomita Deventaj Insuloj.
- Landkodo: KN.
- E-nomo: Sankta Kristofa kaj Nevisa Federacio; laŭ AdE Sankta Kristoforo kaj Neviso[1]; laŭ PIV Sankta-Kito kaj Neviso.[2]
- Nacia nomo: Federation of Saint Kitts and Nevis.
- Areo: 261 kv.km.
- Ĉefurbo: Bastero (14 mil).
- Loĝantaro: 41 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Persona MNP: 5.170 $.
Sankta-Kito kaj Neviso | ||
Saint Kitts and Nevis | ||
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: O Land of Beauty! | ||
Bazaj informoj | ||
---|---|---|
Ĉefurbo | Basseterre | |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo | |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo, Leeward Caribbean Creole | |
Loĝantaro | 55 345 (2017) | |
Horzono | UTC-04:00 | |
Interreta domajno | .kn | |
Landokodo | KNA | |
Telefona kodo | +1869 | |
Plej alta punkto | Mount Liamuiga | |
Plej malalta punkto | Kariba Maro | |
Politiko | ||
Politika sistemo | konstitucia monarkio | |
Ŝtatestro | Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022) Tapley Seaton (guberniestro ĝenerala, ekde sept. 2015) | |
Ĉefministro | Terrance Drew (ekde 2022) | |
Ekonomio | ||
Valuto | orientkaribia dolaro | |
![]() | ||
Akvejo | Karibio | |
Koordinatoj | 17° 16′ 18″ N, 62° 40′ 0″ U (mapo)17.271666666667-62.666669444444 | |
Plej alta punkto | Mount Liamuiga [+] | |
Plej malalta punkto | Kariba Maro [+] | |
Areo | 269,358763 km² (26 936 ha) [+] | |
Loĝantaro | 55 345 [+] (2017) | |
Horzono | UTC-04:00, Ameriko/St Kitts [+] | |
![]() |
||
Sankta-Kito kaj Neviso | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Nomo Redakti
La nomo "Sankta-Kito kaj Neviso" devenas de la du insuloj Sankta-Kito kaj Neviso, kiuj konsistigas la ŝtaton. Insulo Sankta-Kito iam nomiĝis "Sankta-Kristofo" (angle: Saint Christopher, france: Saint-Christophe), tiam ankaŭ la ŝtato nomiĝis "Sankta-Kristofo kaj Nevis".
Strukturo Redakti
La ŝtato administre konsistas el 14 "paroĥejoj", el kiuj 9 situas sur Sankta-Kito kaj 5 sur Neviso. La du insulojn disigas markolo ĉirkaŭ tri kilometrojn larĝa. Dum la lasta glaciepoko, je malpli alta marnivelo, estis nur unu insulo.
Ekonomio Redakti
La insularo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
Politiko Redakti
La politika sistemo estas federacia konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝino.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Sankta-Kito kaj Neviso de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Sankta-Kito kaj Neviso. Ekde 1953 la reĝino de Sankta-Kito kaj Neviso estis Elizabeto la 2-a.
Ekstera politiko Redakti
Sankta-Kito kaj Neviso apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
-
Situo de Sankta-Kito kaj Neviso
-
Mapo
Notoj kaj referencoj Redakti
- ↑ Listo de Rekomendataj Landnomoj (4-a de majo 2009). Alirita 22-a de novembro 2010.
- ↑ Sonja's English-Esperanto Dictionary (angle-esperante). Alirita 30-a de aprilo 2010.[rompita ligilo]