Emsland aŭ esperantigite Emslando estas nomo de historia regiono en nordokcidenta Germanio, kiu konsistas el pejzaĝoj borde de la rivero Emso. Ĝi situas en la okcidento de la federacia lando Malsupra Saksio kaj la nordo de la historia regiono Vestfalio, parto de la sudokcidente najbara lando Nordrejn-Vestfalio. Post kiam en Malsupra Saksio distrikto ricevis la nomon distrikto Emsland, oni ofte supozas, ke la historia regiono identas al tiu distrikto. Tamen rigardo al mapo pri la rivero klarigas, ke la regiono en du federaciaj landoj estas multe pli granda ol la distrikto (dum aliflanke la distrikto nur duone konsistas el parto de la apudrivera regiono Emslando, kaj per la alia duono el la sabloplena montetaro Hümmling).

prahistoriaj dolmenoj en la regiono Emsland
fluo de la rivero Emso

La historia regiono Emslando norde kovras parton de la regiono Orientfrislando, en sia centro oriente limas al la regiono Oldenburgio, dum okcidente ĝi limas al Nederlando kaj la regiono Graflando Bentheim, kaj sude konsistas el parto de la regiono Monastera Lando (la nordo de la regiono Vestfalio).

Ĝis la jaro 1803 la tuta regiono estis parto de la princepiskopejo Monastero, dum sep jaroj apartenis al efemera duklando kun la nomo Arenberg, inter 1810 kaj 1815 estis konkerita de la armeo de Napoleono, ekde la jaro 1815 estis parto de la reĝlando Hanovro kaj ekde 1866 parto de Prusio.

Ĝis la mezo de la 20-a jarcento la regiono konsideriĝis aparte povra regiono, ĉar krom la vendado de torfo el la abundaj apudriveraj marĉoj apenaŭ eblis enspezi monon: bredi bestojn en la marĉoj estis pene, ĉar ili ne trovis bonajn paŝtejojn, kultivi grenojn aŭ legomojn en la malfavora malsekega grundo estis ankoraŭ pli pene kaj konstrui fabrikojn en la malstabila tereno tute neebla. Nur post la jaro 1951 pro fortaj infrastrukturaj investoj de la germana ŝtato ekestis industria evoluo ... interalie ekestis ŝipfarejoj borde de la rivero kaj paperproduktejoj.

Distriktoj kaj loĝlokoj en la regiono (ordigo laŭ la fluo de la rivero) redakti

grandaj partoj de la distriktoj Gütersloh, Paderborn, Warendorf, Steinfurt; detale la loĝlokoj Schloß Holte-Stukenbrock, Hövelhof, Steinhorst, Westerwiehe kaj Schöning en la komunumo Delbrück, Rietberg, Rheda-Wiedenbrück, Gütersloh, Harsewinkel, Beelen, Warendorf, Telgte, Greven, Saerbeck, Emsdetten kaj Rheine

grandaj partoj de la distriktoj Emsland kaj Leer, plus la eksterdistrikta urbo Emden; detale la loĝlokoj Salzbergen, Emsbüren, Lingen, Geeste, Meppen, Haren, Heede, Lathen, Fresenburg, Kluse, Dörpen, Lehe, Papenburg, Weener, Leer, Jemgum, Moormerland kaj Emden

Eksteraj ligiloj redakti