Rietberg
komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
Rietberg - prononco 'riːtbɛʁk, aŭskulti - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gütersloh de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 29 919 loĝantojn.
Rietberg | ||||||
| ||||||
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Detmold | |||||
Distrikto | Distrikto Gütersloh | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05244 / 02944 / 05242 / 05248 | |||||
Poŝtkodo | 33397 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4835 | |||||
Aŭtomobila kodo | GT | |||||
Oficiala Municipokodo | 05754032 | |||||
Subdivido | 7 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | André Kuper | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rügenstraße 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 29919 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 48′ N, 8° 26′ O (mapo)51.88.4333333333333Koordinatoj: 51° 48′ N, 8° 26′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 74 - 93 m | |||||
Areo | 110,37 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rietberg.de/ | |||||
Dum la mezepoko la urbo estis la centro de suverena malgranda Graflando Rietberg, kiu ekde 1237 tenis sian suverenecon en la Sankta Romia Imperio, ekde 1581 kiel parto de Orientfrislando, ĝis la konkerinto Napoleono en 1807 ordonis ĝian aldonon al la napoleona Reĝlando Vestfalio. Poste ĝi sekve de la Viena Kongreso iĝis parto de Prusio. Pro geedziĝo de 1603 ĝis la nuntempo la grafoj de Liĥtenŝtejno nomas sin ankaŭ "grafoj de Rietberg".
-
elaera bildo pri la urbocentro
-
la historia urbodomo
-
historiaj trabfakaj…
-
…kaj ŝtonfasadaj domoj