Malfermi la ĉefan menuon

Warendorf

urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio

Warendorf estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Warendorf de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2017 la urbo havis 37 242 loĝantojn.

Warendorf
Blazono
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Warendorf
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°57′N 7°59′O  /  51.95°N, 7.983°O / 51.95; 7.983 (Warendorf)Koordinatoj: 51°57′N 7°59′O  /  51.95°N, 7.983°O / 51.95; 7.983 (Warendorf)
Alto super la marnivelo 57 m
Areo 176,75 km²
Loĝantaro 37242 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02581
Poŝtkodo 48231
Aŭtomobila kodo WAF
Oficiala Municipokodo 05570052
Komunumestro Jochen Walter
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Lange Kesselstraße 4-6
Oficiala retejo https://www.warendorf.de/
Information icon.svg
vdr

Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.