Hansa urbo

urbo en la hansa Ligo

Hansaj urboj estis tiuj urboj, kiuj aniĝis al mezepoka komerca organizaĵo Hanso (= Hansa ligo). La interligo de la urboj apartenantaj al la Hanso estis malfirma kaj ne baziĝis sur kontraktoj. Tial malfacilas listigi precize la urbojn apartenintaj al la Hanso, des pli multe ĉar dependas de tio, pri kiu tempo temas. Aliĝoj kaj malaliĝoj, kunigoj kaj malpaciĝoj estis ĉiutagaĵoj. Multaj malgrandaj hansaj urboj estis nur ligitaj al sia plej granda najbara urbo kaj apartenis al tiu urbo, kiu siaflanke membriĝis al Hanso.

Nederlandlingva mapo kun multaj (ne ĉiuj) grandaj kaj etaj Hansaj urboj kaj komercaj itineroj

Vidu ankaŭ: Hansa ligo.