Emso

rivero en Germanio kaj Nederlando

Emso (germane Ems, nederlande Eems) estas rivero en la okcidenta parto de Germanio. Ĝi fluas tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio (Emslando). Ĝi elteriĝas en la pejzaĝo Senne ĉe la Teŭtoburga Arbaro en Germanio (apud Bielefeld) kaj enfluas tra la Dolardo kaj la Vadomaro al la Norda Maro.

Emso
Situo de la Emso
rivero
Bazaj informoj
Longeco 371 km
Akvokolekta areo 18 000 km²
Averaĝa trafluo 79,8 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 134 m
Enfluejo Norda Maro
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj en Germanio
Rivero en Eŭropo
vdr

La longo estas 371 km, el kiu 238 km estas ŝipveturebla. La Emso-Jadokanalo formas ligon kun la rivero Jado (Jade). La Dortmundo-Emsokanalo iras grandparte paralele je la Emso.

Unu el la branĉoriveretoj estas la Haso (Hase). Ĝi fontas en la Teŭtoburga Arbaro kaj disforkiĝas ĉe duforkaĵo en la Elso (Else), kiu iras al la Vezero (Wezer), kaj la vera Haso kiu ĉe Meppen enfluas la Emson.

Urboj laŭlonge la Emso estas: Telgte, Greven, Emsdetten, Rheine, Lingen, Haren, Meppen, Lathen (kun la testotrako de la glistrajno), Papenburg (kun la ŝipkonstruejo de la firmao Meyer), Leer kaj Emden.

La Emso iras tra la Vadomaro kiel Okcidenta Emso (Westereems) inter la insuloj Rottumeroog kaj Borkum.

La nederlanda komunumo Eemsmond prenis sian nomon de la situo ĉe la buŝo de la rivero.

Vidu ankaŭ redakti