Meyer Werft
La Meyer Werft estas granda germania ŝipfarejo, kun stabo en Papenburg. La entrepreno havas la juran formon de kompanio kun limigita respondeco (germana mallongigo GmbH). Ekde 1997 ĝi estas parto de la konzerna grupo Meyer Neptun kune kun Neptun Werft en Rostock.

Meyer Werft | ||
---|---|---|
Meyer Werft | ||
![]() | ||
![]() | ||
ŝipfarejo vd | ||
Dum | 1795 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kompanio kun limigita respondeco (GmbH) | |
Sidejo | Papenburg | |
Lando | Germanio | |
Dungitoj | ĉ. 3 300 (stato de junio 2015) | |
Spezosumo | 1,9 miliardoj da Eŭroj (stato de 2015) | |
Agokampo | ŝipfarejo | |
plezurŝipo | ||
filiaj kompanioj | Meyer Turku • Neptun Werft vd | |
TTT | www | |




Ĝi fondiĝis en 1795 kiel ŝipfarejo por konstruado de lignaj ŝipoj, Josef Lambert Meyer startis la konstruadon de feraj ŝipoj en 1874. Ĝis 1920 estis pli ol 20 ŝipfarejoj en la Papenburga areo. Hodiaŭ, Meyer Werft estas la nura restanta ŝipfarejo en Papenburg. Dum pli ol ses generacioj ĝi estis private tenata kaj familie posedata kompanio.
Ĝi akiris internacian agnoskon pro la konstruado de enkamionaj pramoj, pasaĝeraj pramoj, dizelaj ŝipoj, kontenerŝipoj, brutarpramoj kaj plej freŝdate luksaj plezurkrozoŝipoj.
Meyer Werft havas unu el la plej grandaj kovritaj karenejoj de la mondo. La unua kovrita doko estis inaŭgurita en 1987 kaj estis 370 metroj longa, 101,5 metroj larĝa kaj 60 metroj alta. En 1990/91 la doko estis pligrandigita per aldonaj 100 metroj. En 2000 dua kovrita doko estis konstruita kiu post pligrandigo nun (2009) havas longon de 504 m larĝon de 125 m kaj alton de 75 m.
Meyer estas unu el la plej grandaj kaj modernaj ŝipfarejoj de la mondo kun 2 300 dungitoj. Ĝi estas specialigita en plezurkrozoŝipoj de Panamax formato por la ŝipkompanioj Royal Caribbean International kaj Norwegian Cruise Line (posedata de la ŝipkompanio Star Cruises). Ekde 2006, nova projekto estis la konstruo de la NCL America Pride of Hawaii. Ĝi ankaŭ liveris la Norwegian Pearl al la ŝipkompanio Norwegian Cruise Line en novembro 2006. Pli lastatempaj plezurkrozoŝipaj projektoj inkludas Norwegian Gem por Norwegian Cruise Line kaj Celebrity Solstice por Celebrity Cruises (posedata de Royal Caribbean Cruises). Meyer Werft same plu konstruas novajn ŝipojn por Disney Cruise Line.
Ankaŭ la pramŝipo Estonia, kiu konatas pro sia katastrofa pereo en la Balta Maro, la 28-an de septembro 1994, estis origine produktita en la ŝipfarejo.[1]
Pro ĝia supreflua situo ĉe la rivero Emso, La gigantaj liverotaj ŝipoj devas fari 36 kilometran vojaĝon al la Dolarda golfeto kaj tio altiras ĉiufoje milojn da spektantoj. Ĝis la finkonstruo de la baraĵo en la Emso ("Emssperrwerk") en 2002 la vojaĝo nur eblis dum alta tajdo.
En 2024, la ŝtato Germanio kaj la federacia lando Malsupra Saksio aĉetis parton de la ŝipfarejo.[2][3][4][5]
Ŝipoj konstruitaj en la ŝifarejo (elekto)
redakti- 2019 Costa Smeralda 185 010 registraj toneloj (RT), por la ŝipkompanio Costa Cruises [kˈɔsta kɹˈuːzɪz ]
- 2018 AIDAnova (klaso Helios) (183 200 RT, AIDA Cruises [aˈiːda kɹˈuːzɪz])
- 2016 Ovation of the seas [ə͡ʊvˈe͡ɪʃən ɒv ðə sˈiːz] (Royal Caribbean Cruise Line [ɹˈɔ͡ɪə͡l kaɹəbˈi͡ən kɹˈuːz la͡ɪn])
- 2015 Anthem of the seas [ˈanθəm ɒv ðə sˈiːz] (166 500 RT, Royal Caribbean Cruise Line
- 2014 Sonne [zˈɔnə] (projekto "Sonne")
- 2014 Norwegian Getaway [nɔːwˈiːd͡ʒən ɡˈɛtəwe͡ɪ] (143 500 RT, Norwegian Cruise Line [nɔːwˈiːd͡ʒən kɹˈuːz la͡ɪn])
- 2014 Quantum of the Seas [kwˈɒntəm ˈɒv ðˈə sˈiːz] (167 500 RT, Royal Caribbean Cruises)
- 2013 Norwegian Breakaway [nɔːwˈiːd͡ʒən bɹˈe͡ɪkəwˌe͡ɪ] (143 500 RT, Norwegian Cruise Line)
- 2013 AIDAstella (71 300 RT, AIDA Cruises)
- 2012 Celebrity Reflection [səlˈɛbɹɪti ɹɪflˈɛkʃən] S.691 (126 000 RT, Celebrity Cruises [səlˈɛbɹɪti kɹˈuːzɪz])
- 2012 AIDAmar S.690 (71 304 RT, AIDA Cruises)
- 2012 Disney Fantasy [dˈɪzni fˈantəsi] (130 000 RT, Disney Cruise Line)
- 2011 AIDAsol (71 304 RT, AIDA Cruises)
- 2011 Celebrity Silhouette [səlˈɛbɹɪti sɪlʊwˈɛt] (122 000 RT, Celebrity Cruises)
- 2010 Disney Dream S.687 [dˈɪzni dɹˈiːm] (129 690 RT, Disney Cruise Line)
- 2010 AIDAblu S.680 (71 000 RT, AIDA Cruises)
- 2010 Celebrity Eclipse [səlˈɛbɹɪti ɪklˈɪps] (122 000 RT, Celebrity Eclipse)
- 2009 Gasojlŝipo S.683 kaj Gasojlŝipo S.684 (firmao Harpain Reederei GmbH)
- 2009 Celebrity Equinox S.676 [səlˈɛbɹɪti ˈɛkwɪnɒks] (Challenger II [t͡ʃˈalɪnd͡ʒə ɹə͡ʊmən tˈuː]) (122 000 RT, Celebrity Cruises)
- 2009 AIDAluna (S.660) (68 500 RT, AIDA Cruises)
[...]
- 1988 Crown Odyssey [səlˈɛbɹɪti ɪklˈɪps] (34 242 RT, Royal Caribbean Cruise Lines), pli poste Orient Lines, renomita Norwegian Crown (Norwegian Cruise Line)
- 1985 Homeric (42 092 RT, Home Line) refandita kaj renomita al Westerdam (53.872 RT, Holland America Line) en 1990, tiam renomita Costa Europa (Costa Crociere, itale [kˈɔsta eʊrˈɔpa] kaj [kˈɔsta krot͡ʃˈɛre])
- 1980 eksa Viking Sally, laŭplaĉe internacie [vˈɪkɪŋ] aŭ angle [vˈa͡ɪkɪŋ sˈali] (M/S Estonia) - sinkis en 1994[1] (pli detale en la koncerna artikolo)
- 1913 Graf Goetzen, nun MV Liemba, ankoraŭ funkcianta. Ĝi dekomence servis en la lago Tanganjiko de Tanzanio kaj plejeble estas la dua plej malnova pasaĝera ŝipo ankoraŭ funkcianta (la plej malnova probable estas la Gisela, padelrada ŝipo sur la lago Traunsee en Aŭstrio).
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ankaŭ la esperantlingva magazino Monato en 1996 amplekse raportis pri la postkatastrofaj esploroj de internacia komisiono de la tri koncernaj landoj Estonio, Finnlando kaj Svedio: Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/09, paĝo 9: Drono aŭ dronigo verkita de Pejno Simono. (esperante)
- ↑ artikolo pri la parta aĉeto en la magazino Stern (germane)
- ↑ plia artikolo pri la parta aĉeto en la magazino Stern (germane)
- ↑ artikolo "kontraktoj subskribitaj" en la retejo wirtschaft-aktuell.de (germane)
- ↑ artikolo pri la fino de la kontraktado en retejo de la radia kaj televida sendostacio NDR (germane)