Torfo

Torfo estas spongeca substanco, samnatura kiel karbo, estiĝanta en marĉoj pro malkomponiĝo de vegetaĵoj, loke uzata kiel bruligaĵo. La ĉef-specioj estas sfagnoj.

Ekspluato de torfo

La marĉojn kun torfamasoj oni nomas torfejoj; ili estas biotopo por multaj raraj plantspecioj.

Torfiĝo redakti

 
Eroj da nigra torfo sekiĝantaj kaj bruligotaj.

El la vegetalaĵo en marĉo oni formas materialon nomitan torfo. Pro efiko de premo kaj temperaturo tiu materialo pli kaj pli perdas hidrogenon kaj oksigenon kaj tiele riĉiĝas la procentaĵo de karbono. Laŭ tiu procezo la materialo torfo (ĉ. 50 % el C) iĝas sinsekve brunkarbo (ĉ. 65 ĝis 78 % el C), ŝtonkarbo (ĉ. 80 ĝis 92 % el C), antracito (ĉ. 96 % el C) kaj finfine pura karbona mineralo, nome grafito.

En terkulturado redakti

Torfon oni utiligas industrie por hortikulturo (fruktoĝardenoj) kaj por agrikulturo (terkulturejoj). Se tio okazas grandkvante, oni detruas nepre la torfejon. Ĉefe Irlando estas konata pro tiu industria ekspluato de torfejoj.

En hortikulturo, torfon oni utiligas pro ties kapableco reteni akvon, kio konvenas ĉefe al semejoj. Oni trovas same en komerco premitajn torfaĵojn, kio malhelpas malfacilaĵojn de resemado ĉe junaj plantoj. Por eviti la detruadon de torfejoj oni konsilas uzadon plie ekologian de kompostaĵoj el organikaj rubaĵoj, vermikulito ktp. Kelkaj specifaj plantoj preferas torfon, kiel ekzemple la azaleo kaj eriko.

En konstruado redakti

Torfo estis uzata kiel konstrumaterialo en regionoj kie ligno malabundas. En Islando ekzemple, ĝi estis uzata ekde la Mezepoko por konstruado de biendomoj. Torfobrikoj estas aranĝitaj por formi la murojn kaj oni disvolvas herbotavolon sur la tegmento. Torfo taŭgas vere por facila manipulado kaj kiel bonkvalita termika izolilo, danke al ties poreco.

Kiel brulaĵo redakti

Torfo estas tre uzata kiel brulmaterialo, ekzemple en Irlando. Se oni nur sekigas ĝin, ĝi devas esti bruligata kun ligno, ĉar ĝi ne bone brulas. Se poste oni premas ĝin, ĝi pli bone brulas. Tiu uzado estis malpermesata en grandaj urboj kiel Dublino pro la polvaĵo kiu eliras el ties bruligado.

Vidu ankaŭ redakti