Izolilo
Izolilo estas objekto, kiun oni uzas por izoli kaj ordinare porti konduktilon aŭ aparatoparton[1]. Ĝi permesas izoli unu konduktilon de alia.
Noto- Ne konfuzu izolaĵo-n kun izolilo: la unua rilatas al propreco de materialo ne konduktanta elektran kurenton, dum la dua estas ilo el izola materialo.
Izoliloj estas faritaj el dielektrikaj materialoj.
Ĉefaj parametroj de izolilo estas:
- Maksimuma tensio inter konduktiloj, kiun la izolilo povas elteni sen elektra arko kaj aliaj malagrablaĵoj;
- Maksimuma kurento de forfluo, kiu povas esti tra la izolilo;
- Kapacitanco inter konduktiloj, kiun la izolilo aldonas;
- Maksimuma mekanika forto, kiun la izolilo povas elteni ne rompiĝante.
ReferencojRedakti
- ↑ Vd la vortaron: Scienca kaj Teknika Terminaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto (Tokio, 1956)