Izolilo

(Alidirektita el Elektra izolaĵo)

Izolilo estas objekto, kiun oni uzas por izoli kaj ordinare porti konduktilon aŭ aparatoparton[1]. Ĝi permesas izoli unu konduktilon de alia. Izoliloj estas faritaj el dielektrikaj materialoj. Ili estas uzataj interalie por transmisio de elektra energio kaj fervoja elektrizo.

Elektraj izoliloj

Ĉefaj parametroj de izolilo estas:

  • Maksimuma tensio inter konduktiloj, kiun la izolilo povas elteni sen elektra arko kaj aliaj malagrablaĵoj;
  • Maksimuma kurento de forfluo, kiu povas esti tra la izolilo;
  • Kapacitanco inter konduktiloj, kiun la izolilo aldonas;
  • Maksimuma mekanika forto, kiun la izolilo povas elteni ne rompiĝante.

Noto: Ne konfuzu elektran izolaĵon kun izolilo: la unua rilatas al propreco de materialo ne konduktanta elektran kurenton, dum la dua estas komponento el izola materialo.

ReferencojRedakti

  1. Vd la vortaron: Scienca kaj Teknika Terminaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto (Tokio, 1956)