Likado

apartigilo
(Alidirektita el Forfluo)

Likado estas maniero por materio forflui el ujo aŭ pri konfidencaj informoj estas vaste diskonigo de ili sen permeso.

Likado estas do aŭ nedezirite kroma elektra kurento de elektra cirkvito aŭ fluo de gasolikvaĵo, kiu fluas tien, kie ĝi devas ne flui, aŭ ankoraŭ sciigo de sekretaj aŭ konfidencaj informoj sen permeso de iliaj aŭtoroj.

Elektra likado redakti

Elektra likado konsistas el elektra fluo inter du dratoj, (bornoj, konduktiloj) kaj ĝenerale dependas de tensio inter ili.

Ĝi ĝenerale aperas en:

Por ĉiu tia aparato, likado estas grava parametro.

Kutime la faranto garantias, ke la likado estas ne pli ol certa (skribita) valoro okaze de certaj tensio, temperaturo kaj aliaj kondiĉoj.

Likado povas esti priskribita ankaŭ per rezistanco de izolo,

R = U / i

kie R - rezistanco de izolo; U - aplikata tensio; i - malgranda lika kurento;

okaze de la samaj kondiĉoj.

Gasa kaj likvaĵa likado redakti

Likado estas trueto aŭ filtrado en produkto aŭ inĝenieristika sistemo, kiu povas kaŭzi eniron aŭ eliron de solidoj, likvaĵoj aŭ gasoj en la sistemo. Liko povas konduki al malsukceso de tuta teknika sistemo. Mezuro de la grandeco de likado estas la likva indico esprimata en Pa·m3/s.

Informolikado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Informotraliko.