Elektra tensio

diferenco inter la elektra potencialo ĉe du punktoj

Elektra tensio estas diferenco de elektraj potencialoj inter du konduktiloj.

Fizika grando
Nomo Tensio
Formula simbolo U
Unuo-sistemo Unuo Dimensio
SI V M·L2·I−1·T−3
CGS StatV M½·L½·T−1
Vidu ankaŭ: elektra kurento
vdr

Se oni parolas pri tensio de unu konduktilo, ĉi tio signifas, ke la dua konduktilo estas maso de la aparato aŭ tero.

Per aliaj vortoj: La elektra tensio estas fizika grando indikanta, kiom da laboro respektive energio necesas, aŭ liberiĝas, kiam oni movas objekton kun certa elektra ŝargo laŭlonge de elektra kampo.

En elektrostatiko (magneta kampo sendependa de tempo), la ŝanĝo de tensio de la punkto al la punkto egalas la negativan integralon de la elektra kampo je la vojo inter tiuj du punktoj (Potencialdiferenco) :

Tiu rilato validas por ĉiuj elektraj kampoj, kaj por la kirlokampoj kaj por nekirlaj (gradient-)kampoj. Dum pri nekirlaj kampoj la tensio ne dependas de la vojo, pri kirlokampoj la tensio dependas de la vojo ĉar, pri ĉi-lasta kazo, la kurba integralo uzatas.

La klasika formulsimbolo de la tensio estas U (de la latina urgere = urĝigi, peli, premi; aŭ de la germana Unterschied); Pli kaj pli oni uzas la formulsimbolon V (de volto). La mezurunuo estas la volto (simbolo "V"), nomita laŭ Alessandro Volta.

Kutime la tensio en la publika elektra altern-kurenta reto estas 110 aŭ 230 voltoj, responde al trifaza tensio de ĉirkaŭ 190 resp. 400 V.

Vidu ankaŭ redakti