Maso (apartigilo)
apartigilo
La vorto havas diversajn signifojn:
- Maso estas baza fizika grando, esprimanta la kvanton da materio konsistigantan iun korpon.
- Maso de Planck estas maso de etega nigra truo, kies la radiuso de Schwarzschild egalas la longon de Planck.
- Maso (nombro) estas entjero 1728.
- En iuj lingvoj vortoj maso kaj meso koincidas. Vidu plu en meso.
- Maso estas nedifinita kvanto da materio, konsiderata kiel tutaĵo, neatentante pri la eroj nek pri la formo.
- Volumena maso estas denso - fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de iu kvanto da substanco al ĝia volumeno. (unuo ekz. kg/m³)
- Maso en elektrotekniko estas la ekstera kondukta korpo de aparato. Tensiojn de ĉiuj aliaj konduktiloj oni kalkulas rilatante al la potencialo de ĉi tiu maso. Maso estas ofte konektita kun tero, pri tia okazo la termino tero estas uzata.