Torfejo estas tereno en kies grundo sedimentiĝis torfo. Torfejoj evoluas el marĉoj. Tradicie oni ekspluatis la torfon por gajni hejtmaterialon kaj por fekundigi la grundon en ĝardenoj per mikso de la loka ĝardenogrundo kun torfo. Ĉar marĉoj estas protektindaj naturoregionoj, hodiaŭ - almenaŭ en la evoluintaj landoj - oni plejparte rezignas pri grandaskala ekspluatado. Torfon oni uzas plu por kuracaj celoj.

Marĉo en nordorienta Germanio, historie uzita kiel torfejo
Malseka torfejo lac de Lispach (Vosges, Francio)
Protektita torfejo de l'étang de Machais, komunumo La Bresse (Vosges, Francio)
Torfejo Hautes-Fagnes en Belgiio
Torfejo en la komunumo Auzat, Ariège, Pireneoj