Ariège

franca departemento

Ariège (franca elparolo: [aʁjɛʒ], okcitane Arièja) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi etendiĝas sur 4 890 km2 kaj estas maldense loĝata (153 954 loĝantoj en 2020) pro tio, ke ĝi situas grandparte en alta montaro. La plej altaj pintoj de la Pireneoj formas la naturan landlimon kun Hispanio. Ĝi originas sian nomon de la eponima rivero Ariège, kiu trafluas ĝin.

Ariège
Insigno de Ariège
Situo de Ariège
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Okcitanio
Numero 09
Prefektejo Foix
Subprefektejoj Pamiers
Saint-Girons
Prezidanto de la
departementa konsilio
Christine Téqui
Prefekto Chantal Mauchet
Statistikaĵoj
Loĝantaro 153 954 (2020)
Loĝdenso 31,5 loĝ./km2
Areo 4 890 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 13
Komunumaroj 21
Komunumoj 332
Information icon.svg
vdr

La plej grava ekonomia sektoro restas agrikulturo: tritiko kaj maizo en la valoj, bredado en la montaro. Arbaro okupas grandan parton de la teritorio. Estas malmulte da industrioj, sed notindaj estas la hidroelektra industrio kaj siderurgio.

La ĉefurbo de Ariège estas Foix, [fŭa] (okcitanlingve Fois, [fuiŝ]), 10 000 loĝantoj, kiu havas belegan mezepokan kastelon, malnovan posedaĵon de la potencaj grafoj de Foix. La departemento plie enhavas 332 komunumojn.

Ariège estas ankaŭ grava turisma departemento, pro la montaro : skiado vintre, pied- aŭ ĉevalekskursoj somere, multaj prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortikaĵoj kaj vilaĝoj, termofontoj.

Notoj kaj referencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti