Foix
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Foix (stacidomo). |
Foix [fŭa] (okcitanlingve Fois [fuiŝ]), en esperanto Fojso[1], estas urbo en Francio, la ĉefurbo de la departemento Ariège. Ĝi estas malgranda urbo (10 000 loĝantoj) kaj situas en profunda valo ĉirkaŭita de altaj montoj, la Pireneoj.
Foix | ||
okcitane: Fois | ||
komunumo | ||
Ĝenerala vido
| ||
|
||
Oficiala nomo: Foix | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Okcitanio | |
Departemento | Ariège (ĉefurbo) | |
Arondismento | Foix | |
Kantono | Foix-Ville | |
Komunumaro | Pays de Foix | |
Riveroj | Ariège, Arget | |
Situo | Foix | |
- koordinatoj | 42° 57′ 59″ N 1° 36′ 28″ O / 42.96639 °N, 1.60778 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 933 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 358 m s. m. | |
Areo | 19,32 km² (1 932 ha) | |
Loĝantaro | 9 712 (2008) | |
Denseco | 502,69 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 09000 | |
INSEE | 09122 | |
Situo de Foix enkadre de Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Foix | ||
Retpaĝo: www.mairie-foix.fr | ||
Historio
redaktiLa nomo de la urbo aperis unuafoje en la jaro 507, kiam visigotoj forportis Sanktan Volusien, episkopon de Tours, tiam jam ekzilitan en Tuluzo, kaj senkapigis lin. Lian korpon oni metis en la preĝejon dediĉitan al Sankta Nazaire. Dum la karola epoko, konstruiĝis apud ĝi abatejo kiu prenis lian nomon, kaj nun anstataŭigas ĝin la prefektejo de la regiono Ariège.
La unua mencio pri la urbo mem aperis en 988, kiam Roger la Maljuna el Carcassonne faris plurajn donacojn al la abatejo, kio igis monaĥojn starigi religiajn konstruaĵojn kaj loĝejojn.
La urbo tamen fine organiziĝis nur dum la 12-a jarcento, sub influo de Roger la 2-a, reveninta el krucmilito.
La kastelo de Foix jam ekzistis en la 10-a jarcento kiel posedaĵo de grafo Roger la 2-a. Roger-Bernard la 3-a, unu el liaj filoj, heredis la regionon de Foix je lia morto kaj fariĝis la unua grafo de Foix. Ekde la memstariĝo de Andoro, en 1278, la grafo de Foix estis unu el ĝiaj kunprincoj. Hodiaŭ, Foix estas ĝemelurbo de Andoro la Malnova.
Vidindaĵoj
redaktiFoix posedas grandan mezepokan fortikigitan kastelon kiu staras sur monteto kaj superregas la tutan urbon.
Turismo
redaktiFoix estas bonega startloko por ekskursado en la regiono: montoj, prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortresoj kaj montaraj vilaĝetoj.
Esperanta vivo
redaktiOkaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,11% de voĉoj) en 2004, kaj 8 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2009. De pluraj jaroj Esperanto-kursoj ekzistas en FOIX ; unue en asocia kunvenejo-restoracio "L'EQUI-TABLE" kun Viktor, Kinou kaj aliaj ; poste en Foyer LEO LAGRANGE kun René (Vice-Prezidanto de C.E.E.A. <http://esperanto.ariege.free.fr/index.php>), Viktor, Monik', Fabris' k.a. Ankaŭ dum pluraj jaroj dissendiĝis radio-elsendoj el RADIO TRANSPARENCE danke al René, Nathalie, Pierre kaj Alain. Kristjah LAVARENNE iam E-igis informilon pri la rom-katolika preĝejo SAINT-VOLUSIEN. C.E.E.A. de pluraj jaroj prezentas inform-budon dum la Film-Festivalo "RésistanceS" (= Rezistadoj/Rezistanco-j).
Galerio
redakti-
Kastelo de la grafoj de Foix
-
Kastelo de la grafoj de Foix
-
Orgo en la abatejo
Referencoj
redakti- ↑ Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P226