Kazaĥa lingvo

tjurka lingvo parolata en Kazaĥio

Kazaĥa lingvo (kazaĥe қазақ тілі, kazaĥe qazaq tili) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe de kazaĥoj. Ĝi estas kun rusa lingvo unu el naciaj lingvoj de Kazaĥio. Ĝiaj ISO 639 kodoj estas kaz kaj kk. Ĝi estas simila al kirgiza lingvo kaj karakalpaka lingvo.

Kazaĥa lingvo
Қазақ тілі (Qazaq tili)
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Kipchak–Nogai • Kipĉaka lingvaro
Parolata en Kazaĥio, Rusio, Uzbekio, Mongolio, Kirgizio, Ĉinio
Parolantoj 12 900 000
Skribo cirila, araba, latina alfabetoj
Lingvistika klasifiko
Altaja (diskutata)
Tjurkaj lingvoj
Kipĉakaj lingvoj
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Kazaĥio
Reguligita de Ministerio pri Kulturo kaj Informado de Kazaĥio, Ministerio pri Kulturo kaj Sporto de Kazaĥio
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kk
  ISO 639-2 kaz
  ISO 639-3 kaz
  Glottolog kaza1248
Angla nomo Kazakh
Franca nomo kazakh
Vikipedio
vdr
Kazaĥlingvanoj

Kazaĥa lingvo estas ankaŭ parolata en Afganio, Ĉinio, Irano, Kirgizio, Mongolio, Rusio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio, entute estas proksimume 10 milionoj da parolantoj. Signifa parto de parolantoj loĝas en Germanio. Pri Rusio vidu artikolon Kazaĥa lingvo en Rusio.

Kazaĥa lingvo uzas modifitan cirilan alfabeton, modifitan araban (en Ĉinio, Irano, Afganio) kaj la latinan alfabeton (en Turkio). Estas antaŭvidata (dekreto, leĝo[1]) ke en 2025 ankaŭ Kazaĥio enkondukos la latinan skribon kiu konsistos el 32 literoj[2]. Per tiu decido Kazaĥio volus malproksimiĝi de la rusa intelekta kaj kultura spacoj, laŭ la rusa magazino Expert[3]

Kazaĥa lingvo en Rusio redakti

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 kazaĥan lingvon en Rusio konas 401 455 loĝantoj (0,29 % de la tuta respondintaro)[4].

Vidu ankaŭ: Lingva lernejo en Muzeono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Noto : adopto de dekreto pri la forlaso de la cirila alfabeto kaj la reveno al la latina alfabeto por skribi la kazaĥan lingvon.
  2. (franca) Alda Engoian, Kazaĥio optas por la latina skribo, Courier International, la 27-a de oktobro 2017, alirite la 25-an de januaro 20174.
  3. (rusa) Sergej Domnin, Политико-лингвистическая реформа Arkivigite je 2018-01-26 per la retarkivo Wayback Machine (lingvopolitika reformo), Expert, la 26-a de januaro 2018.
  4. Loĝantaro de Rusio laŭ lingvoscio Arkivigite je 2018-02-06 per la retarkivo Wayback Machine, rezultoj de tutrusia popolnombrado de 2010 (ruse)