La etnonimo Afganoj (en farsi افغان afġān) estis uzata ĉefe kiel referenco al paŝtunoj.[1] La nomo Afganistano (en farsi افغانستان afġānistān; Afghan + -stano) estas derivaĵo el la etnonimo afgano, origine en la izola signifo "tero de paŝtunoj" kaj reference al la paŝtunaj tribaj areoj sude de Hindukuŝo.[2][3]

En la 3a jarcento, la sasanidoj mencias tribon nome Abgân, kiu estas atestita en sia arablingva formo (Afġān) en la 10a-jarcenta Ḥudūd al-ʿĀlam.[4] Ĝi probable derivas el la sanskrita triba nomo, Aśvaka, uzita en referenco al la Kambojaoj en la antikveco. Ekde la Mezepoko, la termino Afghan estis uzata de variaj verkistoj kiel sinonimo de Paŝtun.

Dum la 19a jarcento Angl-Afganaj Militoj, la britoj ĝenerale referencis al ĉiuj loĝantoj de la paxhtuna Barakzai Imperio kiel "afganoj". En la venontaj jardekoj, la vorto iĝis laŭgrade aplikita al ĉiuj civitanoj de la regno. Ekde la afgania konstitucio de 1964, "afgano" oficiale aludas al ĉiu civitano de la ŝtato Afganio, sen konsidero al ties etna grupo.[5]

Referencoj Redakti

  1. History Of The Mohamedan Power In India Arkivigite je 2009-02-11 per la retarkivo Wayback Machine de Muhammad Qāsim Hindū Šāh Astarābādī Firištah, tradukitaj persaj tekstoj el Packard Humanities Institute.
  2. Morgenstierne, G., AFGHĀN, Encyclopaedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0, Koninklijke Brill NV, Leiden, Nederlando, 1999.
  3. M. Longworth Dames, G. Morgenstierne, kaj R. Ghirshman, AFGHĀNISTĀN, Encyclopaedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0, Koninklijke Brill NV, Leiden, Nederlando, 1999.
  4. The Khalaj West of the Oxus Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine; resumoj el "The Turkish Dialect of the Khalaj", Bulletin of the School of Oriental Studies, University of London, Vol 10, No 2, pp 417-437 (konsultita la 10an de januaro de 2007).
  5. Article 1. Constitution of Afghanistan. Alirita 13a de junio, 2012. Arkivigite je 2000-08-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-17. Alirita 2014-10-19.