Premio Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski estis kreita en la jaro 1988 ene de Universala Esperanto-Asocio sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski. Ĝia celo estas subteni la esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. Tiurilate la Premio Grabowski estas speciala premio, kiu elstarigas interalie originalan kaj tradukitan beletron. La premio estas nomita laŭ Antoni Grabowski. Ĵurio kiu aljuĝas la premion estas nuntempe tripersona kaj konsistas el D-ro Jesper Lykke Bannier-Jacobsen (prezidanto), S-ro István Ertl (sekretario) kaj S-ino Mariana Petrova Evlogieva. En 1983 la sekretario de la juĝkomisiono estis Juan Régulo Pérez.

1984Redakti

1985Redakti

Premioj:

  • 750 USD al la verkisto István Nemere el Hungario;
  • 350 USD al Christian Bertin el Francio pro riĉigo de la Esperanta fakliteraturo;
  • 150 USD al Dante Bertolini el Italio pro diskonigo de la Esperanta literaŭro per italaj tradukoj.

Subvencioj:

  • 491 USD al la eldonejo Ludovikito por la eldonado de la kompeta verkaro de L.L. Zamenhof;
  • 210 USD al la kultura revuo Fonto.

1986Redakti

Ne atribuitaj

1987Redakti

Ne atribuitaj

1988Redakti

Subvencio:

1989Redakti

Subvencioj:

1990Redakti

Premioj:

Subvencioj:

1991Redakti

Ne atribuitaj

1992Redakti

Ne atribuitaj.

1993Redakti

Premioj:

Subvencioj:

1994Redakti

Premioj:

1995Redakti

Ne atribuitaj.

1996Redakti

Premioj:

Subvencioj:

1997Redakti

Premioj:

1998Redakti

Ne atribuitaj.

1999Redakti

Ne atribuitaj.

2000Redakti

Premioj:

  • 700 USD al la akademiano André Cherpillod (Francio) “pro lia mirige varia verka kaj eldona agado” de ĉ. 30 verkoj kiuj “atestas pri impona erudicio”;
  • 300 USD al Georgo Abraham (Argentino), pro Klara vortaro Esperanta-araba (UEA, 1998)
  • 150 USD al Cho Sung-ho (Koreio), precipe pro lia kontribuo al la faka E-literaturo per traduko de La bildstria gvido al genetiko.

Subvencioj:

  • 544 USD al Ada Csiszár (Hungario) pro ŝiaj zorge kompilitaj kajeroj Omaĝe al Kálmán Kalocsay,
  • 233 USD al Maria Abolskaja (Rusio) pro la broŝuro Sub la signo de Liro kaj Stelo (Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov).

2001Redakti

Ne atribuitaj.

2002Redakti

Ne atribuitaj.

2003Redakti

Premioj:

  • 750 USD al Li Ŝijun (Laŭlum) el Ĉinio pro edukado de esperantistoj de pluraj generacioj, laboro por El popola Ĉinio kaj tradukado de multaj ĉinaj literaturaĵoj,
  • 400 USD al Henri Masson el Francio pro modela laboro por eldonigi franclingvajn verkojn pri Esperanto ĉe neesperantistaj eldonejoj;
  • 250 USD al la Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, kiu verkis kaj tradukis multajn librojn kaj kontribuis al la parola kulturo de Esperanto.

Subvencioj:

  • 570 USD al Litova Esperanto-Asocio pro eldonado de multaj libroj pri kaj en Esperanto, kaj pro aperigo de gravaj nacilingvaj verkoj pri Esperanto kaj pri lingva problem;
  • 245 USD al la eldonejo Bero de Ionel Oneţ el Nederlando, kiu aperigis pli ol 15 librojn dum la lastaj 12 jaroj, inkluzive de la satira romano La Postdomo de István Ertl.

2004Redakti

Ne atribuitaj.

2005Redakti

Premioj:

  • 700 USD al Roman Dobrzyński el Pollando pro Esperantlingvaj filmoj kaj la verko LaZamenhof-strato;
  • 750 USD al Ulrich Becker el Usono, kies eldonejo Mondial aperigis plurajn gravajn verkojn.

Subvencioj:

  • 600 USD al la retejo Ĝangalo el Brazilo pro pionira laboro kaj kuraĝige por aliaj retprojektoj;
  • 250 USD al la revuo Laŭte el Francio.

2006Redakti

Ne atribuitaj.

2007Redakti

Ne atribuitaj.

2008Redakti

Premioj:

2009Redakti

Ne atribuitaj.

2010Redakti

Premioj:

  • 500 USD kiel speciala premio memore al Madeleine de Zilah, kiu kunfondis la revuon La Gazeto en 1985 kaj kunredaktis ĝin ĝis sia forpaso en 2009.[2] (La monsumon ricevis La Gazeto.)

2011Redakti

Ne atribuitaj.

2012Redakti

Premioj:

  • 650 USD al Gerrit Berveling, elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro;
  • 500 USD al la Esperanto-arango ARKONES en Poznano (Pollando).

2013Redakti

Ne atribuitaj.

2014Redakti

Denove premiiĝis Marjorie Boulton pro sia tuta kariero.[3]

2016Redakti

En 2016 la unuan premion ricevis Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer pro Historio de la esperanta literaturo. La duan premion ricevis tiujare Hispana Esperanto-Federacio pro Bitoteko, sia elektronika biblioteko, per kiu ekde 2013 elstaraj verkoj estas facile kaj senkoste alirebligataj al la publiko – laste, okaze de la 400-a datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, Donkiĥoto en la traduko de Fernando de Diego. Fine, tria premio estis donita al Jean Codjo, beninano vivanta en Kanado, kiu kontribuis al la Esperanta literaturo per rakontoj, kiuj atentinde riĉigas la interkulturan dialogon.[4]

2018Redakti

En 2018 la unua premio iris al Sten Johansson (Svedio). Li ricevis ĝin pro sia elstara kontribuado al la literaturo de Esperanto. Unue tradukinte en Esperanton el la sveda (ekde 1982), li de 1986 verkis imponan kvanton da prozo originale en Esperanto kun vasta gamo de temoj. Inter ili estas facillingvaj krimromanetoj, sed ankaŭ romanoj pli ampleksaj (laste, Marina ĉe la limo), kiuj trovis multe da sukceso pro sia stilo, ofte ironia aŭ humura. Pluraj liaj verkoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj. En 2000 li kreis retejon pri Originala Literaturo Esperanta (OLE), kiu kreskis al granda sciobanko pri aŭtoroj kaj verkoj, inkl. de 1600 recenzoj. Johansson tradukis krome verkojn de Virginia Woolf. UEA distingis lin en 2014 per „Diplomo pro elstara arta agado“.

La duan premion ricevis Gonçalo Neves (Portugalio) kaj Bernhard Pabst (Germanio) pro sia komune kompilita Historia vortaro de Esperanto 1887–1889. Tio estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto; iniciatis ĝin Reinhard Haupenthal. Ambaŭ honoritoj aktivas ankaŭ alikampe, sed la premio celas esprimi laŭdon al ili pro la (daŭranta) projekto dokumenti la originon de la lingvo Esperanto.[5]

2020Redakti

La premio de 800 USD estis aljuĝita al Bertil Wennergren pro liaj elstaraj kontribuoj al esperantologio.[6]

Aliaj premiitojRedakti

Inter la aliaj premiitoj troviĝas ankaŭ Esperantlingva Verkista Asocio.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti