Dante Bertolini
svisa esperantisto
Dante BERTOLINI (naskiĝis en 1911, mortis en 1998) estis itallingva poeto el Locarno (Svisio). Mallonge post sia esperantistiĝo, li eldonis en 1979 El la nova ĝardeno/Dal nuovo giardino, dulingvan antologion de originala Esperanto-poezio kun verkoj de dek aŭtoroj. En 1987 li eldonis plian antologion sub la titolo In quest'era omicida – En ĉi murdepoko. Ambaŭ verkoj aperis en Locarno.
Dante Bertolini | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de januaro 1911 en Maroggia | |
Morto | 30-an de novembro 1997 (86-jaraĝa) en Locarno | |
Lingvoj | Esperanto • itala vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto esperantisto poeto instruisto vd | |
Laborkampo | Esperanto, poezio kaj politiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |