Maroggia
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maroggia-Melano (stacidomo). |
Maroggia estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 542 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Maroggia | |
---|---|
Blazono de Maroggia | |
Enirejo de Piazzala Mara en Maroggia | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Ceresio |
Koordinatoj | 45° 56′ 10″ N 8° 58′ 20″ O / 45.93611 °N, 8.97222 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 56′ 10″ N 8° 58′ 20″ O / 45.93611 °N, 8.97222 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 542 |
Areo | 1,00 km² |
Alteco | 277 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6817 |
Komunumkodo | 5195 |
Mapo de Maroggia |
Geografio
redaktiMaroggiasituas ĉe la orienta bordo de la Lago de Lugano ĉe la alfluejo de la rivero Mara al la lago. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Maroggia la setlejoj Ronco kaj Piazza.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,00 km², de kiuj 59,0% estas kovritaj de arbaro, 4,0% servas por agrikulturo kaj 31,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Maroggialimas en nordo al Arogno, en oriento al Rovio, en sudo al Melano, en okcidento aliflanke de la Lago de Lugano al Riva San Vitale, kaj en nordnordokcidento al Bissone.
Trafiko
redaktiTra Maroggia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas 2 kilometrojn norde de la komunumo en Bissone. Pere de la komunuma stacidomo Maroggia-Melano, kiu situas sur la komunuma limo kun Melano, ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Chiasso la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Maroggia datiĝas el la jaro 962 kiel Marogia. Laŭdire proksimume en la jaro 724 la langobarda reĝo Liutprand donacis la vilaĝon al la preĝejo San Carpoforo en Como. Poste ĝi transiris al la havaĵo de la Monaĥejo San Ambrogio en Milano. En la jaro 1798 Maroggia aliĝis al la Respubliko Riva San Vitale, kiu post mallonga tempo fariĝis parto de Kantono Tiĉino.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Maroggia – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)