Arogno

komunumo de Svislando
- La mallongigo TI en Arogno staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Arogno.

Arogno estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 954 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Arogno
Blazono de Arogno
Blazono de Arogno
Blazono de Arogno
Arogno
Arogno
Arogno
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Ceresio
Koordinatoj  45° 57′ 36″ N 8° 59′ 2″ O / 45.96000 °N, 8.98389 °O / 45.96000; 8.98389 (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 36″ N 8° 59′ 2″ O / 45.96000 °N, 8.98389 °O / 45.96000; 8.98389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 954
Areo 8,50 km²
Alteco 606 m super marnivelo
Poŝtkodo 6822
Komunumkodo 5144
Mapo de Arogno
Mapo de Arogno
Mapo de Arogno

Geografio redakti

Arogno situas okcidente de la Monto Sighignola apud la landlimo al Italio, ĉe la bordo de la rivero Mara, kiu 1 kilometron okcidente de la komunumo en Bissone alfluas al la Lago de Lugano. La komunumo konistas el la vilaĝo Arogno kaj la setlejoj Bagiano, Ca del Feree, Ca Nova, Nebbia, Parone, Pugerna, San Vitale kaj Vissino. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,50 km², de kiuj 82,8% estas kovritaj de arbaro, 10,2% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Arogno limas en nordo al Lugano, en nordoriento al Lanzo d'Intelvi (Provinco Como, Italio), en oriento al Pellio Intelvi (Provinco Como, Italio), en sudo al Rovio, en sudokcidento al Maroggia, en okcidento al Bissone, kaj en nordokcidento al la eksklavo Campione d'Italia (Provinco Como, Italio).

Trafiko redakti

Tra Arogno pasas la kantona ĉefvojo Valo Mara de Bissone al Como, kiu post la itala landlimo fariĝas la itala vojo SP13. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 1 kilometron okcidente de la komunumo en Bissone. Pere de du buslinioj al Maroggia kaj al Capolago la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Arogno datiĝas el la jaro 859, kiam bienoj en Arogno estis menciitaj kiel havaĵo de la Monaĥejo Ambrogio en Milano. Pro ĝia strategia situo apud la transirvojo de Seprio al Isola Comancina dum la langobarda epoko en Arogno estis fortikita garnizono. En la jaro 1798 Arogno aliĝis al la Respubliko Rivo San Vitale, kiu poste estis integrita al Kantono Tiĉino.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti