Campione d'Italia

komunumo de Italio

Campione d'Italia estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Lombardio kaj la Provinco Como. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 752 loĝantoj sur areo de 2,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 654 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Zenono de Verono, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bissone kaj Melide.

Campione d'Italia
Campione d'Italia
komunumo de Italio • Eksklavoenklavo
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco CO Como
Geografia situo 45° 57′ N, 8° 58′ O (mapo)45.958.9666666666667Koordinatoj: 45° 57′ N, 8° 58′ O (mapo)
Alto super marnivelo 273 m
Areo 2 km²
Loĝantaro 1752 (2023)
Loĝdenso 654 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bissone kaj Melide
Patrono Sankta Zenono
Festa tago 12-a de aprilo
Nomo de loĝantoj campionesi
Poŝtkodo 22061
Imposta kodo B513
Kodo laŭ ISTAT 013040
Telefona prefikso 091
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La komunumo situas borde de la lago de Lugano kaj krom la lago nur ĉirkaŭiĝas de teritorio de Svislando, do estas eksklavo de Italio. Ĝiaj aŭtomobilsignoj estas ne de la itala provinco Como, sed de kantono Tiĉino kaj ĝi formas doganunion kun Svislando. Pro la enklaveco Campione ĝuas kelkajn privilegiojn, precipe liberecon de ŝtataj impostoj kaj la permeson havi kazinon. Kontraŭe al resto de Italio, oni pagas tie per svisaj frankoj, kvankam la Eŭro, valuto de Italio, ankaŭ akceptiĝas ofte, kiel en la aliaj limaj komunumoj de Svislando.

Panoramo
Kazino
Mapo

Eksteraj ligiloj redakti