Arogno
- La mallongigo TI en Arogno staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Arogno. |
Arogno estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 954 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Arogno | |
---|---|
Blazono de Arogno | |
Arogno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Ceresio |
Koordinatoj | 45° 57′ 36″ N 8° 59′ 2″ O / 45.96000 °N, 8.98389 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 36″ N 8° 59′ 2″ O / 45.96000 °N, 8.98389 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 954 |
Areo | 8,50 km² |
Alteco | 606 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6822 |
Komunumkodo | 5144 |
Mapo de Arogno |
Geografio
redaktiArogno situas okcidente de la Monto Sighignola apud la landlimo al Italio, ĉe la bordo de la rivero Mara, kiu 1 kilometron okcidente de la komunumo en Bissone alfluas al la Lago de Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Arogno kaj la setlejoj Bagiano, Ca del Feree, Ca Nova, Nebbia, Parone, Pugerna, San Vitale kaj Vissino. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,50 km², de kiuj 82,8% estas kovritaj de arbaro, 10,2% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Arogno limas en nordo al Lugano, en nordoriento al Lanzo d'Intelvi (Provinco Como, Italio), en oriento al Pellio Intelvi (Provinco Como, Italio), en sudo al Rovio, en sudokcidento al Maroggia, en okcidento al Bissone, kaj en nordokcidento al la eksklavo Campione d'Italia (Provinco Como, Italio).
Trafiko
redaktiTra Arogno pasas la kantona ĉefvojo Valo Mara de Bissone al Como, kiu post la itala landlimo fariĝas la itala vojo SP13. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 1 kilometron okcidente de la komunumo en Bissone. Pere de du buslinioj al Maroggia kaj al Capolago la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Arogno datiĝas el la jaro 859, kiam bienoj en Arogno estis menciitaj kiel havaĵo de la Monaĥejo Ambrogio en Milano. Pro ĝia strategia situo apud la transirvojo de Seprio al Isola Comancina dum la langobarda epoko en Arogno estis fortikita garnizono. En la jaro 1798 Arogno aliĝis al la Respubliko Rivo San Vitale, kiu poste estis integrita al Kantono Tiĉino.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Arogno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Preĝejo Sankta Stefano en Arogno
-
Interno de la preĝejo Sankta Stefano
-
Strateto en Arogno