Belka Beleva
Belka BELEVA (naskiĝis la 29-an de januaro 1927[1], mortis la 22-an de decembro 2012) estis profesia aktorino en la bulgara kaj esperanto, kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro. Ŝi esperantistiĝis en 1957 kaj de la jaro 1996 estis honora membrino de UEA.
Belka Beleva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1927 en Burgaso |
Morto | 22-an de decembro 2012 en Sofio |
Mortokialo | Apoplexy (en) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | bulgarino |
Ŝtataneco | Bulgario |
Familio | |
Patro | Hristo Belev (en) |
Patrino | Vasilka Beleva (en) |
Edz(in)o | Anani Anev |
Infano | Veselin Anev (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1957–) teatra aktoro |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro |
Esperantistiĝis en | 1957 |
Ekde la unua prezentado de BET (1958) ŝi seninterrompe aktivis sur la Esperanta teatra scenejo. Krom en BET, ŝi partoprenis ankaŭ en Internacia Arta Teatro. Ŝi aktoris en dek naciaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, dek kvin UK-oj, kvar fervojistaj kaj tri junularaj kongresoj internaciaj, naŭ festivaloj de Esperanto-teatro, kaj multaj aliaj aranĝoj lokaj kaj internaciaj. Ŝi prezidis Sofian Esperanto-Societon (1979-1981), la Virinan Komisionon de BEA (1975-1986), kaj membris en la Virina Komisiono de UEA (1978-1982). En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bariero.
Ŝia edzo estis Anani Anev.
Bibliografio
redakti- Miguel Fernández: Omaĝe al Belka Beleva, la neforgesebla damo de la scenejo. Beletra Almanako (17), junio 2013. pp. 94-97.