Miguel Fernández en 2008

Miguel FERNÁNDEZ MARTÍN [migel' fernandeh martin'] estas verkisto en Esperanto kaj en la hispana.

Miguel Fernández naskiĝis en Granado, Andaluzio, Hispanio, en 1950. En 1968 li transloĝiĝis en Madridon kaj ekstudis en ties Politeknika Universitato.[1] Li estis edukita pri solfeĝo kaj kanto-arto. Lernis Esperanton en 1981. Iniciatinto de la Lirikaj Festoj de HEF, kunfondinto de la Ibera Skolo aŭ Ibera Grupo de E-verkistoj.[2] Grandan parton de la jaro loĝas en Madrido. Foje kunlaboras en pluraj revuoj, kaj estis premiita pro pluraj verkoj. Li prelegis en multaj Esperanto kongresoj, ĉefe pri poezio kaj literaturo ĝenerale, krom ke li ankaŭ deklamadas kaj kantas.

Enhavo

VerkojRedakti

Fernández estas membro de la Ibera Skolo de Esperantlingvaj verkistoj.

Listo de verkojRedakti

TradukojRedakti

Noveloj kaj romanojRedakti

  • Ekstremoj (kun Camacho, Neves, kaj Liven Dek, eld. IEM, 1997)
  • La vorto kaj la vento (originalaj rakontoj verkitaj inter 1992 kaj 2015; eld. Mondial, 2016)

PoemarojRedakti

EseojRedakti

  • Sur la spuroj de Federico García Lorca (monografio por neokazinta somerkurso de la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1996)

NotojRedakti

  1. El Miguel Fernández, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 11
  2. El Miguel Fernández, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 11

Eksteraj ligilojRedakti