Jadwiga Gibczyńska

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jadwiga Gibczyńska ("Jadwiga Gibczyńska Teatro de unu aktoro" naskiĝis en 1924, mortis la 13-an de julio 2012 en Krakovo) estis profesia aktorino el Krakovo (Pollando), esperantistino ekde 1963, Honora membro de UEA.

Jadwiga Gibczyńska
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1924 (1924-06-26)
Morto 13-an de julio 2012 (2012-07-13) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ŝi aktivis precipe kiel aktorino, krom tio al multaj prezentataj artaĵoj ŝi kontribuis ankaŭ per verkado, traduko, adapto kaj reĝisorado. La teatraĵojn, apartenantajn al la t.n. "Teatro de unu aktoro" ŝi prezentis en ĉiuj pli grandaj Esperanto-medioj en Pollando, en diversaj Universalaj Kongresoj (Budapeŝto, Kopenhago, Lucerno, Vankuvero, Varsovio), ankaŭ plenumis artvojaĝojn tra Britio, Danio, Norvegio, Svedio, Bulgario, Hispanio, Italio, Jugoslavio kaj Japanio. Aldone al teatra aktiveco, ŝi okupiĝis ankaŭ pri la instruado de Esperanto laŭ rekta, natura metodo. Ŝia repertuaro enhavas jenajn titolojn:

  1. Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn Methling (dramo pri la sorto de virino ekde infanaĝo ĝis la morto en maljunaĝo trad. Józef Toczyski);
  2. Maria Curie (biografia prezentaĵo de la fama Nobel-premiita sciencistino Maria Skłodowska-Curie, surbaze de memuaroj, leteroj, k.s.);
  3. Slavaj fabeloj de Bolesław Leśmian: (trad. Lidia Ligęza);
  4. Zamenhof de J. Gibczyńska: (pere de la monologoj de la patrino Rozalia, la edzino Klara kaj la filino Lidja, oni vidas la vivon de Zamenhof);
  5. Signaloj de Johano Paŭlo la 2-a: (fragm. el "Antaŭ vendejo de la juvelisto" trad. T. Tyblewski);
  6. Ludilo de dioj de J. Gibczyńska: (monologo de Sapfo, fama poetino de la amo, kiu vivis en Lesbo en la 6-a jc. a.K.);
  7. La febla sekso (kompilaĵo de distraj monologoj de virinoj);
  8. Ĉu la nepoj nin benos ? de Gudrun Pausewang (fikcia rakonto, kreita surbaze de la "La lastaj infanoj de Oldrovalo", esperantigita de Joachim Giessner, pri la danĝero de la atoma milito);
  9. La Falanto de Sławomir Mrożek: (tragikgroteska situacio post la kosma katastrofo, kiam tio falas... eĉ la raportanto).
  10. La bela indiferentulo de Jean Cocteau.

Jadwiga aperas jam en la 50a Universala Kongreso de Esperanto en Tokio (1965) kun Vojaĝo al verdaj ombroj de Finn Methling kaj en la 51a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto (1966) kun La Eta Princo laŭ Antoine de Saint-Exupéry.

Lastatempe Paul Gubbins kunlaboris kun Jadwiga Gibczyńska—Grabowski-premiito ekde la 81a Universala Kongreso de Esperanto en Prago (Ĉeĥio) en 1996—pri monologo Noemi, kiun li verkis aparte por ŝi. Jadwiga prezentis Noemi dum la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo (Aŭstralio) en 1997 kaj dum aliaj E-eventoj.

Post alia prezentado en Italio (1996) Jadwiga leteris al Paul Gubbins i.a.: «Post kurtenfalo estis silento, poste fortaj aplaŭdoj. Ĝis kongres-fino oni min gratulis kaj komplimentis, eĉ per tro laŭtaj vortoj.» Poste: «La artaĵo efikis tiel: al unuaj ĝi korskuis, aliajn ofendis kaj ankaŭ donis multon por pripensadi. Noemi ne postlasas homojn indiferentaj.»

Pri la teatraĵo "Zamenhof"
Citaĵo
 La teatraĵo de s-ino Jadwiga Gibczyńska estis vere kortuŝa prezentaĵo. Ŝia emociiga talento kaj klara voĉo pli briligis la prezenton. Spektante la teatraĵon mi sentis tiel, ke mi kvazaŭ legus la biografion de Zamenhof, verkita de Edmond Privat. Rondvojaĝante tra la mondo, ŝi povus prezenti sian talenton, kio multe helpus nian movadon. Plie, se estus vidbendo de ŝia prezentado, mi estus pli kontenta kaj ĝoja. Ankoraŭfoje mi kore dankas kaj sincere salutas al kara samideanino, s-ino Jadwiga Gibczyńska. Altkvalitaj estis la unuaktoraj dramoj de Jerzy Fornal ("Arlekeno" de Janusz Korczak) kaj Jadwiga Gibczyńska ("Signaloj" de Karol Wojtyła kaj "La Falanto" de Sławomir Mrożek) en la 30a Tutpollanda E-Kongreso (la 28 aprilo -- 3 majo 2000 Krakovo). 
— neprovizita fonto

Jadwiga Gibczyńska aperas en "GRUPE" Glivicea Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, Gliwice la 10-12.11.2000 [1]

La Papaj Signaloj en Gliwice
Citaĵo
 Gesamideanoj el diversaj landoj, kristanoj de diversaj konfesioj kune preĝis en la sama lingvo al la sama Dio, partoprenis diservojn, kantis kaj havis la eblecon admiri la dramon "Signaloj" de Johano Paŭlo la 2-a, kiun prezentis dum la arta programo pola aktorino Jadwiga Gibczyńska. La aktorino bonege sukcesis transdoni al la spektantoj la enhavon de la teatraĵo, la pensojn de la aŭtoro -- nia Sankta Patro.

Estas interese, ke la aktorino kaj Papo ambaŭ estas poloj el la sama urbo Krakovo. Jadwiga Gibczyńska jam multfoje kaj sukcese prezentis verkojn de Papo Johano Paŭlo la 2-a. Ĉiuj spektintoj estas dankaj al la aktorino.

Necesas aldoni, ke la tekston de "Signaloj" esperantigis dum la milita stato en Pollando meritplenaj verkistoj kaj esperantistoj, jam forpasintaj, pastro Jan KOS kaj d-ro Tyburcjusz Tyblewski
— Bogusław Sobol, La Papaj Signaloj en Gliwice en "La Ondo de Esperanto"

Al la arta parto de la Konferenco de ILEI-Konferenco 1997 kontribuis ankaŭ Jadwiga Gibczyńska per la teatraĵo "Ĉu la nepoj nin benos ?"

En la arta programereto de la Preĝtagoj de Polaj Esperantistoj en Ĉenstoĥovo la 14-15.10.2000 E-aktorino Jadwiga Gibczyńska deklamis fragmentojn el "Myśląc Ojczyzna" (Pensante Patrujo) de Karol Wojtyła.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. "GRUPE" Glivicea Rendevuo Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto. GLIWICE 10 - 12.11.2000 j.

Eksteraj ligiloj redakti