Lidia Ligęza
Lidia LIGĘZA (naskiĝis en 1942 en Nowy Sącz) pola esperantistino, filologo, poetino, tradukistino, verkistino de libroj en Esperanto.
Lidia Ligęza | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1942 (82-jaraĝa) en Nowy Sącz | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Alma mater | Jagelona Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiŜi studis filologion ĉe la Jagelona Universitato en Krakovo. En 1991 ŝi magistriĝis pri historio de literaturo. Sian magistran laboraĵon "La folklora bazo de Klecht Polskich" (Slavaj Fabeloj) de Bolesław Leśmian" ŝi publikigis en la scienca revuo Pamiętnik Literacki. Ŝi ankaŭ estas aŭtoro de pluraj publikigitaj sciencaj disertaĵoj pri folkloro en la pola literaturo, inkl. pri la verko de Tadeusz Nowak[1].
Ŝi laboris en la Filologia Fakultato de la Jagelona Universitato kiel asistantino de profesoro Kazimierz Wyka[2], kaj ekde 1983, kiel vic-direktorino de la Muzeo de Stanisław Wyspiański, filio de la Nacia Muzeo en Krakovo[3], okupiĝante pri la literatura kaj pentroarta verko de ĉi tiu elstara pola modernisto[4].
Esperanto
redaktiLidia esperantistiĝis en 1961. Kiel studento de la Jagelona Universitato, ŝi ĉeestis la Esperanto-lingvan kurson gviditan de prof. Mieczysław Sygarski. Ŝi instruis la internacian lingvon en altlernejaj kursoj kaj internaciaj feriadoj, i.a. dum la Vroclavaj Internaciaj Feriadoj "Ora Pola Aŭtuno" en Międzygórze, organizita de la Pola Esperanto-Asocio en Vroclavo. Ŝi estis prezidantino de la Vojevodia Esperanto-Klubo ĉe la Krakova Kulturdomo Pałac pod Baranami (Palaco sub Ŝafoj).
Ĝis 1983 ŝi estis redakciano de la revuo Pola Esperantisto, kunlaborinte al ĝia kresko de kluba revuo al kultura interetna publikigaĵo[4].
De 1987 ŝi estis lektorino de Esperanto en la Jagelona Universitato kaj Medicinista Akademio. Ŝi laboris ankaŭ kiel lekciantino en vintraj kaj someraj lernejoj por studentoj de Kielce en Św. Katarzyna kaj por grandpolujaj studentoj en Toruń.
En 1991 Lidia akiris ĉe la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) en San Marino la titolon de magistrino pri homsciencoj kaj poste ricevis titolon de docentino. Depost 1995 ŝi estis ankaŭ profesorino de tiu akademio.
Ekde 1996 ŝi estis prezidanto de Krakova Esperanto-Societo kaj kunredaktoro de la klubo bulteno "Apudvistula Bulteno" . Ŝi laboras kiel docento pri Esperanto-literaturo en la postbakalaŭraj Esperantologiaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, sub gvido de prof. Ilona Koutna.
En 2008–2010, ŝi kunlaboris kun la tradukisto Tomasz Chmielik pri la eldonado de la sendependa kvaronjara revuo "Spegulo"[5].
Verkaro
redaktiŜi estas aŭtorino de kelkaj sciencaj publikaĵoj pri folkloro en la pola literaturo i.a. pri verko de Tadeusz Nowak, kaj pri modernismo en tiu sama beletro.
Originala verkaro
redakti- Aleo aŭtuna. Poemaro en Esperanto, Krakovo 1987, Krakovo: memeldono, 1987, kun postparolo de Tyburcjusz Tyblewski. Ĝi enhavas ŝiajn unuajn poemojn, unue publikigitajn en Pola Esperantisto.
- Mia eno. Poemoj originalaj kaj tradukitaj, Krakovo: Behemot, 1996
- Limerikoj, Bielsko-Biała: Kleks, 1999
- Promene tra centro de Krakovo. Gvidlibreto, Krakovo 2008, 2-a eld. 2009
- Legende pri Krakovo, Krakovo, 2008
- Klaĉe pri Krakovo, Krakovo, 2008
- Pasintaj kaj nuntempaj polaj kutimoj, Krakovo, 2010
- Epizodoj/Epizody (dulingve preparitaj originalaj poemoj), Bjalistoko, 2012
Tradukarto
redaktiŜi tre abunde tradukis el la pola al Esperanto, turnante sian atenton al modernaj aŭtoroj kaj specialiĝante pri la nuntempa pola poezio[6]. Krome, ŝi aŭtoris kvar antologiojn kun infanliteraturo en Esperanto. La plej ŝatataj temoj de Lidia estas tre diversaj, de naturo ĝis homaj aferoj (morto, senespero, sekso...).
Ŝi estas tradukistino al Esperanto, kaj specialiĝas pri la nuntempa pola poezio. Ŝi tradukis ĉirkaŭ 650 poemojn de elstaraj polaj nuntempaj poetoj, inkluzive de Konstanty Ildefons Gałczyński, Zbigniew Herbert, Stanisław Wyspiański kaj Wisława Szymborska[7].
"Pola Esperantisto" publikigis siajn artikolojn pri la laboro de famaj polaj verkistoj . En la prestiĝa serio "Oriento - Okcidento" n-ro 50 de Universala Esperanto-Aoscio, estis eldonita en 2015 granda volumo kun poemoj de Wisława Szymborska Mi inventas la mondon (mi pensas la mondon), el kiu ŝi tradukis grandan parton al Esperanto. Ŝi ankaŭ esperantigis du teatraĵojn de Witkacy: En malgranda grandbieno (pole: W małym dworku) kaj La Ŝuistoj[4] (pole: Szewca). La ŝusitoj estas dramo en kiu Witkacy (Witkiewicz) prezentis bildon de la estonta socio, ankaŭ montrante siajn katastrofajn sentojn pri ĝi. La dramo estas anstataŭaĵo de la ideo de la verkisto pri la mekanizado de la socio kaj la posta kolapso de la civilizio, ĝi estas kritiko de revolucio, kapitalismo, komunismo kaj faŝismo .
Tradukoj
redakti- La vojo al revoj (antologio de la lernanta poezio pole, france kaj Esperante), elektis Grażyna Maszczyńska-Góra, Krakovo, 1993
- La poeziaj pejzaĝoj (albumo de junularaj poezio, pentroarto kaj fotoarto kun tradukoj en la francan, anglan kaj Esperanton), elektis G. Maszczyńska-Góra, Olimpia Napolska-Kolarz, Krakovo, 1996
- Insulo de la milo da ridetoj (prozaj fabeloj de la junaj verkistoj tradukitaj en la francan kaj Esperanton), elektis G. Maszczyńska-Góra, Krakovo, 1996
- Lidia Żukowska: La sonĝo nefinita. Kuntradukis Andrzej Kołpanowicz, Krakovo, 1998
- Krakovo en suno, nebulo kaj poezio (antologio de la infana kaj junulara poezioj), elektis G. Maszczyńska-Góra, Krakovo, 2000
- Johano Paŭlo la 2-a: La roma triptiko, Krakovo, 2006
- Lidia Żukowska: Nesklavigita aŭtuno. Idalia kaj Bonfilo (originala poemo kun tradukoj en la germanan, anglan kaj Esperanton), Krakovo, 2006, 2-a eld. 2007
- Danuta Perier-Berska: Matenmanĝo sur Venuso kaj aliaj versaĵoj, Krakovo, 2008
- Wendy Heller: Lidia. Życie Lidii Zamenhof (traduko al la pola de la angla originalo Lidia. The Life of Lidia Zamenhof. Daughter of Esperanto kaj de la Esperanto-traduko de Bernhard Westerhoff), Bydgoszcz, 2009
- Podlaĥia antologio (Antologia podlaska), kuntradukis Tomasz Chmielik, István Ertl, Bjalistoko, 2009
- Jan Leończuk: Mi forgesis vin miaj arboj (Zapomniałem was moje drzewa), kuntradukis T. Chmielik, Bjalistoko, 2010
- Zbigniew Patryk: ĉio en ordo (wszystko w porządku), kuntradukis T. Chmielik, Bjalistoko, 2011
- Felicja Raszkin-Nowak: Mia stelo (Moja gwiazda), tradukis T. Chmielik, versaĵojn esperantigis L. Ligęza, Bjalistoko, 2011
- Bajram Karabolli: Polino, tradukis en Esperanton Bardhyl Selimi, kaj en la polan T. Chmielik, L. Ligęza, Bjalistoko 2012
- Małgorzata Iwanowicz: La blanka muso (Biała mysz; poeziaj miniaturoj), Bjalistoko, 2013
- Julian Tuwim: La balo en opero (Bal w operze), Lodzo – Krakovo, 2013
- Kiel dono de la mano (Jak podanie ręki; antologia poezji członków Związku Literatów Polskich w Poznaniu / poezia antologio de membroj de la Asocio de Polaj Verkistoj en Poznano), Poznano, 2013
- Wisława Szymborska: Mi inventas la mondon (Obmyślam świat). Serio „Oriento-Okcidento” n-ro 50, sub aŭspicioj de la Universala Esperanto-Asocio. Diversaj tradukintoj, plimulton da poemoj esperantigis L. Ligęza, Bjalistoko, Đurđevac, Krakovo, Świdnik, 2015
- Ŝuistoj, teatraĵo en tri aktoj, (trad.) Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik, Walter Żelazny, eld. Bjalistoka Esperantista Societo, 2021.
Eksteraj ligiloj
redakti- Listo de verkoj polaj kaj esperantlingvaj de Lidia Ligęza aperintaj ĝis 2013 Arkivigite je 2016-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Poemo "Testamento" Arkivigite je 2022-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Poemo "Sur la Faga Monto" Arkivigite je 2022-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ (pl) Lidia Ligęza. Muzeum Pana Tadeusza.
- ↑ Ligęza, Lidia 1987: Aleo Aŭtuna. Krakovo: la aŭtorino.
- ↑ Pleadin, Josip 2006: Ordeno de Verda Plumo. Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj. Đurđevac: Grakokom. 143.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 (eo) Lidia Ligęza, Edukado.net.
- ↑ (pl) Emilka Jurewicz, Środy Literackie w Białymstoku – Lidia Ligęza, Naszemiasto.pl.
- ↑ (eo) Jubileoj kaj memordatoj en junio 2017, La Ondo de Esperanto, n-ro 6, 2017.
- ↑ http://esperanto.net/literaturo/autor/ligeza.html OLE, Originala Literaturo Esperanta