Gliwice

urbo en nuntempa Pollando

Gliwice (prononcata "gliVIce", nomata Glivico en Esperanto, ĝis 1945 germane Gleiwitz, prononcata "GLAJvic") estas urbo en la silezia provinco de suda Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Gliwice. En 2021 en la urbo vivis 174 016 loĝantoj. La urbo situas ĉe rivero Kłodnica, ĉirkaŭ 20 km okcidente de la urbo Katowice (germane Kattowitz).

Gliwice
germane: Gleiwitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • turisma celloko
Gliwice (Pollando)
Gliwice (Pollando)
DMS

Mapa

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Gliwic
Provinco Silezia provinco
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 3487000 (Górnośląskie Zagłębie Węglowe (GZW))
Urborajtoj 1250
Koordinatoj 50° 17′ N, 18° 40′ O (mapo)50.28333333333318.666666666667Koordinatoj: 50° 17′ N, 18° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 200 m
Areo 134,2 km²
Loĝantaro 174016 (en 2021)
Loĝdenso 1 300 loĝ./km²
Poŝtkodo 44-100 ĝis 44-164
Telefona antaŭkodo (+48) 032
Aŭtokodo SG
TERYT 246601 1
Estro Adam Neumann
Titolo de estro urba prezidanto
Adreso de estraro ul. Zwycięstwa 21
Retpoŝto de estraro pm@um.gliwice.pl
Poŝtkodo de estraro 44-100
Telefono de estraro 032 231 30 41
Fakso de estraro 032 231 27 25
Ĝemelaj urboj (Germanio) Bottrop
(Germanio) Dessau
(Anglio) Doncaster
(Slovakio) Kežmarok
(Svedio) Nacka
(Hungario) Salgótarján
(Francio) Valenciennes
Komunuma retejo http://www.um.gliwice.pl/
vdr

Historio

redakti

La urbo estas malnova komunumo de supra Silezio, ĝia fonda letero devenas el antaŭ 1276, kiam pola princo el dinastio Piastoj Władysław de Opole ĝin urbigis. En 1312 ĝi iĝis ĉefurbo de Princlando Gliwice. En 1482 la armeo de Matiaso la 1-a de Hungario akiris ĝin. Ĝi ankaŭ apartenis al la Ĉeĥa Reĝlando, poste al la Habsburga Imperio kaj en 1742 – kiel parto de Silezio – iĝis parto de Prusio.

La traktato de Versailles en 1919 deklaris, ke pri la urbo devas decidi popola referendumo. La voĉdonado okazis la 20-an de marto 1921 kaj la urbo voĉdonis por Germanio, dum la provinco al Pollando. En junio de 1921 alvenis en la urbo anglaj tankoj, ĉar okazis armilaj bataloj inter germanaj kaj polaj libertrupoj. Gleiwitz kaj Hindenburg, kiu ĝis 1915 germane nomiĝis Zabrze, venis provizore sub francan administradon. Laŭ decido de Ligo de Popoloj (oktobro de 1921), Gleiwitz estis donata al la vejmara Germanio. La urbo iĝis grava centro de supra Silezio, dum la oficiala centro iĝis Opole. La germanoj forte apogis la urbon kaj la regiono por halti la formigradon de la germanoj kaj evoluigi la gravan apudliman regionon. Gleiwitz tiel iĝis plej granda urbo de la regiono.

Tie okazis la fifama provoko de Gliwice farita de germanaj nazioj, la 31-an de aŭgusto 1939, kontraŭ la radiostacio de Gliwice. Tio estis la preteksto por ataki Pollandon. Dum la milito, la loka industrio laboris por la germana armeo. En Gleiwitz funkciis 4 subkoncentrejoj de Aŭŝvico, donante malmultekostajn laboristojn. La Ruĝa Armeo okupis la urbon la 24-an de januaro 1945.

Post la dua mondmilito, Gliwice doniĝis al Pollando.

Ekonomio

redakti

La loĝloko situas apud la fervoja linio Krakovo–Vroclavo. Ĝi estas malpez-industria centro de la regiono, la ferfandejo fondiĝis en 1794, la koksiga uzino en 1798. La fandejo famiĝis pro specifaj gisaĵoj. Gravas ankaŭ la kemia kaj nutraĵ-prilabora industrio de la urbo.

La urbo havas grand-trafikan havenon borde de la kanalo de Gliwice, kiu estas la plej granda ŝipebla interna haveno de Pollando. Oni transportas tra ĝi kaj la Odro al direkto de la Balta maro.

La Teknika Universitato de la urbo fondiĝis en 1945.

Vidindaĵoj

redakti

Partneraj urboj

redakti

Esperanto-movado en Gleiwitz antaŭ la unua mondmilito

redakti

En 1909 post longaj preparaj laboroj sukcesis al s-ro A. Skorupa, instruadi 10 personojn en Esperanto. Post la kurso ili decidis fondon de grupo, kiu havos la unuan oficialan kunvenon komence de majo. S-ro Skorupa provizore prezidis la grupon. La grupo definitive elektis estraron, S-ro A. Skorupa estis prezidanto. Kunvenoj okazis ĉiulunde en Hotelo „Victoria”. La esperanta sekcio de la stenografista societo „Stolze-Schrey” apartiĝis kaj fariĝis memstara grupo.

La 17-an de julio 1910 okazis tie kunveno de esperantistoj el Gleiwitz, Leobschütz kaj Kattowitz, por priparoli rimedojn de komuna propagando en Supra Silezio, kie pro malfavoraj politikaj cirkonstancoj Esperanto nur malrapide prosperis. Tamen ŝajnis naskiĝi pli da intereso por la afero precipe danke al la intensa propagando de d-ro Lazarek el Zabrze. Ĉar dum la propagando ofte estas sentita malagrable la manko de adresaro de germanaj esperantistoj, oni proponis la kreon de tiea libro al la kongreso en Augsburg. Post parolado de Pjetschka kurso estis malfermita. La tiea grupo, fondita de s-ro A. Skorupa (nun en Berlino), denove ekvivis. S-ro Pjetschka fariĝis prezidanto, f-ino Bronner, sekretariino kaj Hans Śliwka, kasisto. Kunvenoj okazis en Café Kaiserkrone. En 1911 la loka grupo aranĝis kelkajn kursojn.

En 1912 okaziĝis du kursoj. Loka Esperanto-unuiĝo havis la 11-an de januaro 1913 sian ĉefkunvenon, senpaga provleciono estis aranĝita la 23-an de januaro. La 3-an de majo la grupo festis sian fondiĝfeston en la salono de Kaiserhof. Post prologo Esperanta sekvis la festparolado de la prezidanto kaj poste komenciĝis longa vico de diversspecaj kantoj, parte prezentataj de f-ino M. Richter el Beuthen, operkantisto Bronder de la urba teatro en Krefeld kaj basisto Hamburger el Gleiwitz. Komunaj kantoj zorgis pri amuzado, danco finis la belan feston. Loka Grupo de Germana Esperanto-Asocio la 4-an de oktobro 1913 aranĝis gajan vesperon, en kiu ankaŭ seriozeco en formo de propaganda parolado de s-ro Bluschke el Königshütte ne mankis. La balo tre amuzis la multnombrajn ĉeestantojn. La 6-an de oktobro kurso komenciĝis per senpaga provleciono. Supersilezia Esperanto-Ligo la 7-an de decembro 1913 havis sian membrokunvenon en Gleiwitz. Post ekzameno, en kiu partoprenis kaj sukcesis 2 Gleiwitz-anoj, komenciĝis je la 630 posttagmeze la multnombre vizitata kunveno, kiun prezidis Max Fleischer el Beuthen.

Konindaj personoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti