Rădăuți

urbo kaj komunumo en la distrikto Suceava de Rumanio

Rădăuți [rədəucj] (germane Radautz, hungare Radóc, jide ראַדעװיץ, pole Radowce, ukraine Радівці) estas urbo en la Distrikto Suceava en Rumanio en alteco de 374 metroj super la marnivelo. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 24 292 loĝantoj sur areo de 32,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 752 loĝantoj/km², en 2011 estis 23 822 loĝantoj.[1]

Rădăuți
municipo de Rumaniourbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Rumanio
Regiono rumania Bukovino
Distrikto distrikto Suceava
Poŝtkodo 725400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 292  (2021) [+]
Loĝdenso 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 51′ N, 25° 55′ O (mapo)47.842525.919166666667Koordinatoj: 47° 51′ N, 25° 55′ O (mapo) [+]
Alto 374 m [+]
Areo 32,3 km² (3 230 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
situo en la distrikto
situo en la distrikto
Rădăuți (Rumanio)
Rădăuți (Rumanio)
DEC
Rădăuți
Rădăuți
Situo de Rădăuți

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rădăuți [+]
vdr

Historio redakti

Rădăuți unue estis menciita en dokumento en 1392 kaj estis verŝajne konstruita en la antaŭaj jardekoj sub la regado de la vojevodo Bogdano la 1-a. Komence de la 15-a jarcento, la moldavia reganto Aleksandro la Bona konstruigis monaĥejon en la vilaĝo. En la sekvaj jarcentoj, la Princlando de Moldavio pagis tributon al la Otomana Imperio.

Kiel la tuta ĉirkaŭa regiono, Rădăuți iĝis parto de la Habsburga monarkio en 1775. La urbo iĝis distrikta urbo, kaj kiel en la tuta Bukovino, multaj germanlingvaj kolonianoj baldaŭ ekloĝis en Rădăuți.

Aparte granda nombro da germanoj ekloĝis en Rădăuți, tiel ke la grandurbo estis nomita ankaŭ la plej germana de la tuta Bukovino. Fakte ĝis la 1940-aj jaroj la urbo estis plejparte germanlingva - same kiel Ĉernivco, ĉefurbo de Bukovino. La germanlingvan kulturon en Rădăuți ade apogis ankaŭ germanlingvaj judoj.

La unua germanlingva luterana paroĥo en Bukovino estis fondita ĉi tie en 1791. Kiam Aŭstrio-Hungario estis establita en 1867, Bukovino estis asignita al Cislajtio kaj Rădăuți iĝis sidejo de distrikta administracio kaj de juĝejo. La urbo estis la dua plej granda en Bukovino apud Ĉernivco.

Post la fino de la Unua mondmilito la urbo iĝis parto de la Moldavia regiono ene de Granda Rumanio. Post tio forta rumaniga politiko ekis, sekve ne malmultaj germanlingvaj loĝantoj forlasis la urbon. La rumania censo de 1930 montris populacion de sume 16 788 homoj, el kiuj 27.5% estis germanoj, 33.4% judoj kaj 35.2% rumanoj. Kiel gepatran lingvon deklaris de la loĝantoj de Rădăuți tiam 32% la germanan, 29.4% la jidan kaj 34.9% la rumanan.

Kiel rezulto de la tielnomita Hitler-Stalin-pakto en 1940, la plimulto de la germanoj en Rădăuți estis transloĝigita dume preskaŭ la tuta resto de la aliaj germanoj forpelitis respektive fuĝis (aŭ estis deportitaj por punlaboro al Sovetio) post la ŝtatrenverso en Rumanio de 1944.

La urbo estis ankaŭ centro de judismo en Bukovino dum longa tempo. La juda komunumo ekzistis tamen jam antaŭ la Habsburg-epoko. En la jaro 1880 30.9% de la loĝantoj de Rădăuți estis judoj. En la aŭtuno de 1941, la judoj de Rădăuți estis deportitaj al Ĉednestrio. Preskaŭ la tuta komunumo estis ekstermita dum la Holokaŭsto. La plej multaj el la malmultaj pluvivantoj forlasis la landon post 1945.

Ekde la divido de Bukovino trudita de Stalin en 1940/41 kaj denove post la fino de la Dua mondmilito, kiam Norda Bukovino definitive falis al Sovetunio (al Ukraina Soveta Socialisma Respubliko), Rădăuți restos rumania. Ĝi spertis fortan loĝantarkreskon dum socialismo kio ĉesis post 1989. La populacio hodiaŭ estas en granda plimulto rumanlingva. En 2002 deklaris sin rumanlingvaj 97% de la loĝantoj.[2] En 1890 loĝis en Rădăuți 12 895 homoj el kiuj 8 530 estis germanlingvaj; 4 712 estis katolikaj, 4 235 judaj kaj 3 506 ortodoksaj.[3]

Antaŭ Ĉernivco Rădăuți estis la episkopa sidejo de la diocezo de Bukovino kaj Dalmatio de la Rumana Ortodoksa Eklezio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
191216 535
193016 788
194814 530
195615 949
196618 580
JaroLoĝantoj
197721 869
199231 074
200227 633
201123 822
202124 292

Homoj rilataj al Rădăuți redakti

  • Andrei Chipreanov, sportisto
  • Árpád Makay, kameraisto
  • Avigdor Arikha, pentristo kaj grafikisto
  • Benedict Menkeș, biologo
  • Beniamin Husarciuc, ĵurnalisto
  • Cip Ieșan, publicisto kaj verkisto
  • Dan-Bogdan Hanu, verkisto
  • Dan Pagis, poeto
  • Dorin Ieșan, matematikisto
  • Ernst Paul Hoffmann, psiĥoanalizisto
  • Ernst Rudolf Neubauer, poeto
  • Gabriel Daliș, poeto kaj ĵurnalisto
  • Heinrich Gärtner, filmartulo
  • Lorin Fortuna, politikisto
  • Lothar Rădăceanu, ĵurnalisto, lingvisto kaj politikisto
  • Lucian Dan Teodorovici, scenariisto
  • Matei Vișniec, poeto kaj dramaturgo
  • Mihai Tatulici, ĵurnalisto kaj verkisto
  • Mizzi Locker, kantistino
  • Obuf Cătălin Ovidiu Buhăianu, politikisto
  • Oktavian Regner von Bleyleben, juristo kaj honora civitano[4]
  • Oskar Janicki, socialdemokrato kaj kontraŭfaŝisto
  • Ștefan Rusu, luktisto

Vidindaĵoj redakti

 
Bogdana-klostro, ksilografio de Rudolf Bernt (1899)
 
la katedralo de Rădăuți
 

Servoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Rădăuți ĝuis pri ĝemeliĝoj kun la jenaj urboj[5]:

Ĉevalbredado tradicia redakti

Ea la urbo dum la epoko de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario estis gravega ŝtata ĉevalbredejo, kiun fondis Joseph von Cavallar]]. La bredejo administriĝis rekte disde Vieno ĉar temis pri la plej granda siaspece en Aŭstrio-Hungario. Post la Unua mondmilito la ĉevaloj fortransportiĝis norden ĉefe al Aŭstrio (kelkaj iris al Hungario kaj Ĉeĥoslovakio). Nuntempe brediĝas la specioj Ŝagia-arabaj kaj huculaj. La tradicioj pluas en la moderna ĉevalbredejo de Rădăuți.

Notoj redakti

  1. Censo de 2011 (stato de la 20.10.2011)
  2. Konkrete la censo montras 26 637 rumanojn, 281 rusojn, 254 ciganojn, 204 ukrainojn, 171 germanlingvojn kaj 88 aliajn etnanojn.
  3. Meyers Konversations-Lexikon, kvina eldono, volumo 14, Bibliographisches Institut, Leipzig/Wien 1896, p. 416.
  4. Hof- und Staatshandbuch der Österreichisch-Ungarischen Monarchie 1918, p. 519.
  5. http://primariaradauti.ro/prezentare/

Eksteraj ligiloj redakti