Preĝejo Naskiĝo de Maria (Rădăuți)

Preĝejo Naskiĝo de Maria (rumane: Biserica Nașterea Sfintei Fecioare Maria) estas kirko romkatolika en Rădăuți, Rumanujo (strato Ștefan cel Mare nr. 16). Ĝi konstruitis inter 1823 kaj 1826 figurante sur la listo de monumentprotektotaĵoj de Rumanujo sub la kodo SV-II-m-B-05621.[1]

Romkatolika preĝejo sub la patroneco de Naskiĝo de la Virgulino

Historio redakti

Post la anekso de Bukovino al la Habsburga monarkio en 1775 multaj germanlingvaj setlantoj ekloĝis en Rădăuți kaj ĝia ĉirkaŭaĵo kies plejmulto estas de romkatolika kredo. Tiel ekestis la bezono establi katolikan paroĥon kaj konstrui preĝejon. La 11-an de novembro 1811, per la imperiestra dekreto n-ro 16566, tia romkatolika paroĥo estiĝis. La 3-an de April, 1818, per decido n-ro 757, eldonite fare de la grandurba konsistorio de Lvivo Joseph Sattfeld estis nomumita pastro.

Ĝis la konstruado de la nuna preĝejo, la diservoj okazis en kapelo aranĝita en la paroĥa domo. La 8-an de januaro 1823 la ĉefdiocezo de Lvivo (al kiu apartenis la paroĥo) publikigis la ordonon n-ro 188/23 rajtigante la konstruadon de la nuna preĝejo. La fundamenta ŝtono metitis la 13-an de majo 1823, kaj la 8-an de oktobro 1824, la unua sankta meso estis celebrita en la ruĝa preĝejo. La 21-an de junio 1826 la nova preĝejo estis konsekrita fare de lia ĉefepiskopa moŝto Andrzej Alojzy Ankwicz. La origina patroneco de la kirko estis ĉielenpreno de Maria

Post la ĝeneralaj riparoj en 1887, okaze de la preĝeja rekonsekro fare de la arkiepiskopo Seweryn Morawski faritis ŝanĝo patroneca je Naskiĝo de Maria. Malgraŭ tio la unua votikono restis sur la altaro ĝis 1972, kiam kreis Erica Ostrowski duan ikonon reprezentantan la Dipatrinon kun la etinfano Jesuo en ŝiaj brakoj.

Ampleksaj riparoj kaj ŝanĝoj al la interno de la eklezio komenciĝis en 1988. La formo de la galeriaro estis ŝanĝita per malaltiĝo je 40 centimetroj kaj gisado de ŝtalbetona plato.

La malnovaj benkoj estis anstataŭigitaj. La altareja arko ricevis ŝtalbetonan fortigon kaj marmoran kovriĝon. La malnova altaro estis malkonstruita. En 2008 kaj2009, romanikstila marmora altaro estis konstruita kaj votiva mozaikikono de Mario kun eta Jeso enbrake estis efektivigita.

En la urbo estas krome du romkatolikaj kapeloj estantaj sub la patronecoj de Sankta Roĥo (konstruite fare de Anderl-familianoj en 1900) Kaj de Sankta Triunuo (de 1904).

Elfaro de la nuna aspekto redakti

De somero 2015 ĝis 2019 denove faritis ampleksaj restaŭrlaboroj kaj ekstere kaj interne. La eksteraj muroj estis rekonstruitaj kaj plibeligitaj, kaj la interno estis tute rekonstruita per gipso. Krome novaj pentraĵoj enmuntitis. La centra altaro estis reestigita en la stilo de la originalo, kun tri kolumnoj ambaŭflanke kaj en la centro estis pentrita nova votikono reprezentanta misteron de la naskiĝo de Mario La votpentraĵo kaj ĉiuj pentraĵoj en la preĝejo estis faritaj fare de la artisto Gheorghe Benchea. La du flankaj altaroj ankaŭ estis rekonstruitaj en sia origina stilo. La ikonoj de la krucvojo, ĉiuj statuoj en la preĝejo kaj novaj flagoj ankaŭ estis renovigitaj.

Sonorilaro kaj orgeno redakti

En 1827, ĉe la muldistoj de Făgăraș, sonorilo de 170 kilogramoj estis mendita; ĝi estis rekviziciita de la armeo dum la Unua mondmilito kaj fanditis je armiloj. En 1927 tri sonoriloj, du grandaj kaj unu malgranda, estis ordonitaj ĉe Arnold-ateliero en Ĉernivco. Tiuj sonoriloj daŭre estas en la preĝeja turo hodiaŭ.

La preĝeja orgeno estas la ununura klasika orgeno en la urbo. Ĝi estas verko de la fratroj Rieger (nr. 1112), el la 1905-a jaro. Produktloko estas Krnov.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti