Ĉernivco
Ĉernivco (ukraine Чернівці [ĉernivci], rumane Cernăuţi [ĉernəucj], germane Czernowitz aŭ Tschernowitz [ĉernovic], ruse Черновцы [ĉernovcı], pole Czerniowce [ĉerniovce]) estas la administra centro de la Ĉernivca provinco (oblast') en la sudokcidenta Ukrainio kaj la tradicia ĉefurbo de la historia regiono Bukovino.
Ĉernivco | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 58000–58033 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 265 471 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 1 735 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 25° 56′ O (mapo)48.29083333333325.934444444444Koordinatoj: 48° 17′ N, 25° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 248 m [+] | ||
Areo | 153 km² (15 300 ha) [+] | ||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La dato de letero de la moldava reganto Alexandru cel Bun (Aleksandro la Bona) – 8-a de oktobro 1408 – en kiu li menciis pri la imposto ĉe la muroj de la urbo, estas konsiderata kiel naskiĝdato de la urbo. Nun la letero troviĝas en la ŝtata arkivo de Rusia Federacio, sed la ambasadoro de RF en Ukrainio, V. Ĉornomirdin, frate rifuzis redoni la leteron al Ĉernivco.
Antaŭ la unua mondmilito la urbo kaj ĉirkaŭa regiono apartenis al Aŭstrio-Hungario (Bukovino), inter la du mondmilitoj al Rumanio.
Ĝi nun havas ĉirkaŭ 250 000 loĝantojn kaj situas apud la rivero Pruto.
Vidindaĵoj Redakti
- Israelida templo de Ĉernivco, eksa sinagogo, nun kinejo
- Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj
Servoj Redakti
Famuloj Redakti
Bildgalerio Redakti
-
Muzeo Volodimir Ivasjuk en Ĉernivco
-
Palaco de Kulturo de la urbo
Vidu ankaŭ Redakti
- Bukowinaer Post, germanlingva gazeto
- Ĉernivci (stacidomo)
- Ĉernivci-Pivdenna (stacidomo)
- Ĉernivci-Pivniĉna (stacidomo)
- Juda komunumo de Ĉernivco
- Listo de urboj en Ukrainio