San Miguel de Tucumán
San Miguel de Tucumán estas metropolo kaj universitata urbo en Argentino, kie estas provinca ĉefurbo de Tucumán.
San Miguel de Tucumán | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | T4000 [+] | ||
Retpaĝaro | www.smt.gob.ar [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 605 767 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 6 706 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 49′ S, 65° 13′ U (mapo)-26.816666666667-65.216666666667Koordinatoj: 26° 49′ S, 65° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 431 m [+] | ||
Areo | 90,338785 km² ( 903 3.8 785 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 527.150 (en 2001)
- Supermara alteco: 431 m
- Areo: 20 km2
- Telefonkodo: 0381
- Poŝtkodo: T4000-4003
- Horzono: UTC - 3
- 26° 49′ 50″ S 65° 12′ 13″ U / 26.83056 °S, 65.20361 °U (mapo)Koordinatoj: 26° 49′ 50″ S 65° 12′ 13″ U / 26.83056 °S, 65.20361 °U (mapo)
GeografioRedakti
San Miguel de Tucumán situas en norda parto de la lando sur deklivoj. Bonaero troviĝas je 1311 km-oj.
HistorioRedakti
La unua mencio pri San Miguel de Tucumán okazis en 1565. La loko frue estis religia kaj komerca centro. En 1812 en batalo la sendependuloj venkis la hispanojn. Post 4 jaroj oni tie proklamis la sendependecon de Argentino. Ekde 1870 trajno ligas la urbon kun la ceteraj landpartoj. Universitato funkcias tie ekde 1914. En 2008 okazis tie konferenco, kiun partoprenis 7 prezidantoj el Sud-Ameriko.
KlimatoRedakti
San Miguel de Tucumán havas subtropikan klimaton. La temperaturo estas somere 40 °C, vintre 10 °C. Jare pluvas preskaŭ po 1000 mm.
VidindaĵojRedakti
- katedralo omaĝe al Sankta Francisko el la 19-a jarcento
- baziliko
- paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Roĥ
- domo de sendependeco
- teatroj San Martín kaj Juan Bautista Alberdi
- muzeoj historia, religia kaj etnografia
- historia parko (iama batalejo)
TrafikoRedakti
Internacia flughaveno de San Miguel de Tucumán troviĝas je 12 km-ojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
ĜemelurbojRedakti
- Leverkusen, Germanio
- Erfurto, Germanio
- Wuppertal, Germanio
- Geltendorf, Germanio
- Klagenfurt, Aŭstrio
- Alba Iulia, Rumanio
- Ĉernivci, Ukrainio
- Luhansko, Ukrainio
- Kikinda, Serbio
- Saint-Étienne, Francio
- Győr, Hungario
- Coventry, Anglio
- Granby, Kanado
- Windsor (Ontario), Kanado
- Toamasina, Madagaskaro
- Nazareth Illit, Izraelo
- Anaba, Alĝerio
- Ŝuĝoŭo, Ĉinio
- Des Moines, Usono
- Patras, Grekio
- Ben Arous, Tunizio
- Katowice, Pollando
- Oeiras, Portugalio
- Borlänge, Svedio
- San Juan de Pasto, Kolombio