Alba Iulia

Alba Iulia [alba julija] (hungare Gyulafehérvár [djulafehervar], germane WeissenburgKarlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de la rivero Mureș kaj la rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești, Oarda, Pâclișa.

Alba Iulia
Cetatea Alba Iulia din aer toamna.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Rumanio
Distrikto Alba
Poŝtkodo 510118
Aŭtokodo AB
Telefonkodo (+40) 02 58
Retpaĝaro http://www.apulum.ro/
Politiko
Urbestro Mircea Hava
Demografio
Loĝantaro 65 904  (2006)
Loĝdenso 640 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 4′ N, 23° 34′ O (mapo)46.06694444444423.57Koordinatoj: 46° 4′ N, 23° 34′ O (mapo)
Alto 230 m
Areo 103,65 km² (10 365 ha)
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Situo de Alba Iulia

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alba Iulia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

LoĝantaroRedakti

En 1910 ĝi havis 11 616 loĝantojn, el kiuj 5 226 hungaroj, 5 170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.

HistorioRedakti

Ĝis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la latina katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.

AdministradoRedakti

Renomaj personojRedakti

FontoRedakti

ĜemelecojRedakti

Alba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti