Düzce estas la ĉefurbo (ankaŭ universitata urbego) de Provinco Düzce en azia parto de Turkio, en Nigramara regiono de Turkio.

Düzce
urbo • urbego • municipo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240 633  (2018) [+]
Loĝdenso 326 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 31° 9′ O (mapo)40.84166666666731.158333333333Koordinatoj: 40° 51′ N, 31° 9′ O (mapo) [+]
Alto 160 m [+]
Areo 739,13 km² (73 913 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Düzce (Turkio)
Düzce (Turkio)
DEC
Düzce
Düzce
Situo de Düzce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Düzce [+]
vdr
Panoramo de Düzce
Strato en Düzce
Placo en Düzce

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Alta loĝdomo en Düzce

Düzce situas sur ebenaĵo kaj montetoj. Ĝi troviĝas 176 kilometrojn de Ankaro [1].

Historio redakti

La historia Konuralp estas 8 km norde de Düzce; ĝi estis fondita en la tria jarcento antaŭ Kristo. Ĝis 74 antaŭ Kristo ĝi estis unu el la plej gravaj grandurboj de la regiono. Ĝi estis konkerita fare de la Romia Imperio. Depost 395 ĝi estis kontrolita de la Orienta Romia Imperio). En la 14-a jarcento otomanoj kaptis ĝin. li kaptis Duzbazaar (Düzce) kaj romian Prusias post batalo kontraŭ la bizancanoj. Dum la malfrua 16-a jarcento vilaĝanoj elektis tiun lokon kiel foirejon; ĝi estis nomita Düzce Bazaar en centro de la ebenaĵo. Ĉe la 18-a kaj 19-a jarcentoj la metiistoj prenis la kontrolon de Düzce kaj la komerco prosperis. Post deklaro de la respubliko la grandurbo havis grandan evoluon industrie kaj komerce. Sismoj okazis en 1944, 1957, 1967 kaj en 1999.

Ekonomio redakti

La ĉefaj ekonomiaj sektoroj estas en Düzce la lignaĵproduktadoj, aŭtopartoj, tekstiloj, cementoj, en la agrikulturo tabakoj, maizoj, tritikoj, nuksoj kaj legomoj.

 
Parko en Düzce

Klimato redakti

Düzce havas oceanan klimaton kun malvarmaj kaj foje neĝaj vintroj kaj varmegaj someroj. La suma precipitaĵo estas jare 822 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 13 °C.

Trafiko redakti

Al Düzce kuras 3 vojoj.

Fontoj redakti

  • WikiTrans