Mureș (rivero)

rivero en Rumanio kaj Hungario

Mureș [mureŝ] (hungare Maros, latine Marisus, germane Mieresch) estas maldekstra flankrivero de Tiso, la plej grava rivero de Transilvanio. Ĝi fontas en Rumanio el montaro Hășmașu Mare en Orientaj Karpatoj. Ĝi trafluas la Basenon de Djerdjo, Basenon de Transilvanio kaj en Hungario ĉe urbo Szeged enverŝiĝas en Tison.

Râul Mureș
Rivero Mureș ĉe Arad
rivero
Bazaj informoj
Situo Baseno de Transilvanio
Longeco 789 km
Akvokolekta areo 27 049 km²
Fluo
Fonto Orientaj Karpatoj
- Alteco super marnivelo 850 m
Enfluejo Tiso, ĉe Szeged 46° 15′ 6″ N 20° 11′ 39″ O / 46.25167 °N, 20.19417 °O / 46.25167; 20.19417 (mapo)
- Alteco 75 m
Altecodiferenco 775 m
Geografio
Trairataj urboj Reghin, Târgu Mureș, Luduș, Ocna Mureș, Aiud, Teiuș, Alba Iulia, Deva, Geoagiu, Arad.
Alfluantoj
- Dekstraj Arieș
- Maldekstraj Niraj, Târnava, Strei
Rivera vojo en Rumanio kaj Hungario
Rivera vojo en Rumanio kaj Hungario
vdr

Longo: 583 km, el tio en Hungario 48 km. En mallonga parto de 22,3 km Mureș estas limorivero.

Akvokolekta aero: 27.049 km².

Flankoriveroj: Târnava Mare, Arieș.

Ĝi fluas tra la jenaj distriktoj en Rumanio: Harghita, Mureş, Alba, Hunedoara kaj Arad kaj departemento Csongrád en Hungario.

Gravaj urboj ĉe la rivero: en Rumanio: Târgu Mureş (centro de hungara minoritato), Alba Iulia (katolika centro), Aiud, Lipova, Deva, Arad, en Hungario: Makó, Szeged (ĉe la enverŝiĝo).

Akvonivelaj indikiloj: Radna, Brănișca, Alba Iulia, Arad, Nădlac, Makó.

Dum la historio sur la rivero oni flosigis salon kaj arbotrunkojn, tial la finhalteja urbo Szeged graviĝis. La pitoreskaj riveropartoj apartenas al Nacia Parko Körös-Maros.

La rivero kune kun rivero Olt kolektas la akvon en Suda Transilvanio. Ambaŭ riveroj estas konataj kiel fratoj. Olt elektas alian vojon kaj trarompinte la Sudajn Karpatojn enverŝiĝas en la Danubon.

Fonto redakti