Baseno de Transilvanio

La Baseno de Transilvanio (rumane: PodișulDepresiunea TransilvanieiBazinul Transilvaniei / Transilvan, hungare Erdélyi-medence) estas la plej ĉirkaŭfermata baseno en la orienta regiono de la Karpat-baseno en la ringo de la Karpatoj kaj de la randmontaro de Transilvanio en Rumanio. Ĝiaj plej valoraj krudmaterialoj estas la salo kaj la tergaso.

Baseno de Transilvanio
Regiono
altebenaĵo [+]

LandoRumanio
- koordinatoj46° 30′ 0″ N, 24° 30′ 0″ O (mapo)46.524.5Koordinatoj: 46° 30′ 0″ N, 24° 30′ 0″ O (mapo)


Baseno de Transilvanio (Rumanio)
Baseno de Transilvanio (Rumanio)
DEC

Map
Baseno de Transilvanio
Vikimedia Komunejo:  Transylvanian Plateau [+]
vdr

La loĝantaro estas miksa: kaj rumana kaj hungara. Plejgrandnombre popolumas ĝin rumanoj. La hungaroj kaj la saksoj loĝas en makuloj kaj en diasporoj. La teritorio de saksoj estas precipe la regiono de Sibiu, Mediaș kaj Bistrița. La setlegejoj de la hungaroj troviĝas precipe en Baseno de Călățele, Cluj kaj en la orienta parto de la Sikullando. La Ebenaĵo de Transilvanio estas loĝata kaj de rumanoj kaj de hungaroj. La trafika, kultura kaj industria centro de la baseno estas Cluj-Napoca, malnova universitata urbo.