Distrikto Mureș
(Alidirektita el Distrikto Mureş)

Mureș [mureŝ] (hungare Maros megye) estas distrikto (județ) en Transilvanio (Rumanio), kun la administra centro Târgu Mureș (loĝantaro: 165.835). Ĝi situas en la Ebenaĵo de Transilvanio, parte en Sikullando. Ĝia nomo devenas de Mureș, rivero kiu trapasas ĝin.
Distrikto Mureș | |
---|---|
![]() | |
Ĉefurbo | Târgu Mureș |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | MS |
Telefono | +40×65... |
Areo |
6.696 km² (11-a rango) |
Loĝantaro | 581.628 (13-a rango) |
Loĝdenso | 86/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Ĝiaj najbaroj estas: nord-oriente distrikto Suceava; oriente distrikto Harghita; sud-oriente distrikto Brașov; sude distrikto Sibiu; sud-okcidente distrikto Alba; okcidente distrikto Cluj kaj norde distrikto Bistriţa-Năsăud.
DemografioRedakti
En 2000 ĝia loĝantaro nombris 602.426 homojn, el kiuj (en 2002) la plimulto estis rumanoj (53,3 %), hungaroj (39,3 %) kaj ciganoj (6,95 %).
GeografioRedakti
La distrikto havas areon de 6.714 km².
Vidu ankaŭRedakti
BibliografioRedakti
- Balás Árpád: Maros megye (gvidlibro). PALLAS-AKADÉMIA Könyvkiadó, Csíkszereda, 1999. (hungare)