Makó
Makó [mako:] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en Distrikto Makó, kies administra centro estas.
Makó | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Suda Ebenaĵo | ||
Departemento | Csongrád | ||
Adreso | Széchenyi tér 22
6900 Makó | ||
Poŝtkodo | 6900 | ||
Telefonkodo | (+36) 62 | ||
Kodo laŭ KSH | 07357 | ||
Retpaĝaro | www.mako.hu | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde [kiam?]) | Éva Erzsébet Farkas (Fidesz - KDNP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 926 (1-a de januaro 2015)[1] | ||
Loĝdenso | 104,82 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 13′ N, 20° 29′ O (mapo)46.21694444444420.483055555556Koordinatoj: 46° 13′ N, 20° 29′ O (mapo) | ||
Areo | 229,23 km² (22 923 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
SituoRedakti
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe dekstra bordo de Maros, oriente de Szeged, proksime al la landlimo kun Rumanio, laŭ ĉefvojo Szeged-Arad. Antaŭ jaroj estis ankaŭ fervojo en la sama direkto, nun jam nur estas restaĵo de tio ĝis Makó, sed oni planas nuligi ankaŭ tion. Nuntempe oni konstruas aŭtoŝoseon M43 preter la urbo.
HistorioRedakti
La urbo estis loĝata jam en la kuprepoko, de tiu tempo restis kurganoj. En la mezepoko la komunumo profitis de Maros, kie el Transilvanio alvenis salo kaj ligno per floso. Je la fino de la turka erao la setlejo estis senhoma, sed malrapide denove enpopoliĝis. En 1730 ĝi iĝis departementa centro de Csanád. La urbodomo konstruiĝis en 1836. En 1919 ankaŭ ĉi tie estis proklamita la Konsilantara Respubliko. En 1920 la urbo trovis sin apud la nova ŝtatlimo.
La urbo famas pri bulbo. Bulbo el Makó signifas kvaliton. Ĉiujare oni aranĝas festivalon pri bulbo.
Preĝejoj: po 2 katolikaj, kalvinanaj, po 1 luterana, grek-katolika, sinagogo, krome 3 kapeloj.
VidindaĵojRedakti
- Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Makó)
- Preĝejo de Ladislao la 1-a (Hungario) (Makó)
- Preĝejo de Sankta Antonio (Makó)
- Preĝejo de Egido de Dionaskanto (Makó)
- Kapelo de Sankta Anna (Makó)
- Episkopa kapelo (Makó)
- Golgota kapelo (Makó)
- Luterana preĝejo (Makó)
- Kalvinana malnova preĝejo (Makó)
- Kalvinana nova preĝejo (Makó)
- Ortodoksa sinagogo (Makó)
- Placo Széchenyi (Makó) kun Urbodomo de Makó
- termala banejo
- Hotelo Korona (=krono)
- moderna nova teatro
FamulojRedakti
- en Makó naskiĝis kaj mortis:
- Imre Csepregi, katolika pastro
- István Cseresnyés, ĵurnalisto
- kuracisto István Bálint Nagy
- György Szabó (kuracisto)
- violonisto Mihály Fátyol
- en Makó naskiĝis:
- Joseph Pulitzer
- aktoroj Kati Berek kaj Antal Páger
- Dénes Szabó (dirigento)
- gobelinisto Anna Kubinyi
- grafikisto Lajos Lengyel
- hidrologo Károly Herrich
- historiistoj Elemér Mályusz kaj Dezső Szabó
- inĝenieroj Imre Babos, József Galamb, Antal Hajnal kaj Sándor Fekete
- kemiisto Károly A. Tettamanti
- kuracistoj Péter Adler, Judit Méray kaj Emil Nagel
- poeto Emil Makai
- politikistoj Ferenc Erdei kaj József Kristóffy
- en Makó mortis:
- advokato József Könyves-Kolonics
- juristo Ágoston Bárány
- komponisto Károly Dobozy
- Aladár Tóth (kuracisto)
NomportantojRedakti
- Lajos Makó, aktoro
- Pál Makó, matematikisto
- Péter Makó, muzikisto
ĜemelurbojRedakti
Esperanto-movadoRedakti
En 2006 okazis tie la 19-a Internacia Junulara Semajno (IJS).
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
ReferencojRedakti
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)