Sándor Fekete (inĝeniero)

Sándor Fekete [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Sándor estis hungara inĝeniero.

Sándor Fekete [1] naskiĝis la 6-an de junio 1916 en Makó. Li mortis la 11-an de aprilo 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Fekete akiris inĝenieran diplomon pri minado en Sopron en kampuso de Teknikuniversitato József en 1940. Komence li havis postenojn en diversaj minejoj (salaj, ercaj, karbonaj). Post formiĝo de la socialismaj ŝtatoj li laboris eĉ en Rumanio. Inter 1957 kaj 1964 li estis ĉefinĝeniero de minado de mangano en Úrkút, kie li trovis novan metalurgian procezon por akiri manganon. Depost 1964 li laboris en minada instituto. Li kandidatiĝis en 1968.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az ércbányászat tervezési sajátosságai (1954)
  • Gyenge minőségű mangánércek hidrometallurgiai feldolgozása (1966)

Fontoj redakti