Károly A. Tettamanti

Károly A. Tettamanti [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dr. Tettamanti A. Károly estis hungara kemiisto kaj profesoro.

Károly A. Tettamanti
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1912 (1912-12-03)
en Makó
Morto 3-an de junio 1983 (1983-06-03) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
vdr

Károly A. Tettamanti naskiĝis la 3-an de decembro 1912 en Makó. Li mortis la 3-an de junio 1983 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly A. Tettamanti frekventis lernejojn en Makó kaj Szeged, universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto, poste li eklaboris en la universitato apud Géza Zemplén. En 1939 li eklaboris en uzino kemia en Büdszentmihály (nuntempa Tiszavasvári), kiun li gvidis ekde 1941. Poste li fondis uzinon pri morfinoj en Hlohovec, kie li suferis akcidenton, ambaŭ piedoj grave rompiĝis, li malsaniĝis dum 8 jaroj. En 1945 li denove eklaboris en Tiszavasvári. Ekde 1949 li direktis produktadon de penicilino en Debrecen. En la sekva jaro li komencis instrui en la unoversitato en Budapeŝto. En 1952 li ricevis la rangon kandidato. Li ricevis premion Kossuth en 1962, sed li havis ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Mezőgazdasági termékek, mint a vegyipar nyersanyagai 1951
  • Vegyipari műveletek 1951.
  • Strepromicin biológiai értékmérése 1954

Fontoj redakti