Golgota kapelo (Makó)
Golgota Kapelo estas romkatolika historia monumento, la plej malnova konstruaĵo en en urbo Makó, sur iama kurgano.
Kapelo de Golgoto | |
---|---|
Golgota kapelo en Makó
| |
katolika preĝejo • kapelo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Makó |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
diocezo | Szeged-Csanád |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | popoleca baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Preposto konstruis tiu ĉi kapelon en 1734. Ĝi estis renovigita en 1797 kaj oni supozas, ke tiam konstruiĝis la kriptoj. La ĝardenmuro estis farita en 1815. En 1821 inundo okazis kaj la loĝantoj trovis tie rifuĝejon. En 1824 kaj 1852 la kapelo denove renoviĝis, en 1844 la ĝardenomuro renoviĝis. En 1869 kruco antaŭ la kapelo estis farita. En 1989 arkeologia esploro, poste renovigo okazis.
Konstruaĵo redakti
La simpla konstruaĵo situas sola en korto. Sur la fasado meze situas la enirejo, apude estas videblaj 2 malplenaj niĉoj. Super la enirejo kvadrata malalta turo estis konstruita, supre estas piramido. Proksimume en la mezo de la turo estas ovala fenestrorozo. Interne la benkoj venis en 1880. Sakralaj trezoroj estas skulptaĵo pri Sankta Maria kaj 2 lignaj soldatoj.