Aladár Tóth (kuracisto)

Aladár TÓTH [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Tóth Aladár Antal estis hungara kuracisto, otorinolaringologo.

Aladár Tóth
Statuo pri Aladár Tóth
Statuo pri Aladár Tóth
Persona informo
Naskonomo Tóth Aladár Antal
Naskiĝo 10-an de februaro 1903 (1903-02-10)
en Pécs
Morto 21-an de februaro 1976 (1976-02-21) (73-jaraĝa)
en Makó
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • otorinolaringologo
vdr
Memortabulo pri Aladár Tóth

Aladár Tóth [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1903 en Pécs. Li mortis la 21-an de februaro 1976 en Makó.

Biografio redakti

Aladár Tóth akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1926, poste li laboris unu jaron en la universitata instituto, fine en la kliniko. Li akiris ankaŭ kirurgian kaj otorinolaringologan diplomojn. Li edziĝis en 1932. Inter 1932 kaj 1975 li estis ĉefkuracisto en hospitalo de Makó. En 1944 li estis arestita nelonge.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo (en 1991), statuo (en 1996) kaj strato (ekde 1990) en Makó

Fontoj redakti