Antal Hajnal, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnal Antal estis hungara inĝeniero, hidrologo.

Antal Hajnal
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1838 (1838-09-01)
en Makó
Morto 17-an de januaro 1907 (1907-01-17) (68-jaraĝa)
en Rijeko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo Antal Hajnal
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Antal Hajnal [1] naskiĝis la 1-an de septembro 1838 en Makó. Li mortis la 17-an de januaro 1907 en Hungara reĝlando en Fiume (nuntempa Rijeka en Kroatio).

Biografio redakti

Antal Hajnal frekventis kolegion en Debrecen, poste li akiris diplomon en Joseph Industrieschule en 1859. Post siaj studoj li studvojaĝis en Eŭropo, poste li ricevis postenon en Békés (historia departemento), post jaroj li iĝis privata inĝeniero. En 1867 li ricevis postenon en ministerio pri laboro kaj trafiko, kie li okupiĝis pri kanalizado kaj fervojoj. Ekde 1877 li gvidis konstruadon de haveno de Fiume. En 1889 li estis nomumita ministeria konsilisto, sed li gvidis ĝismorte la havenan konstruadon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A fiumei kikötő (1900)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Makó de 1988

Fontoj redakti