Emil MAKAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Makai Emil estis hungara poeto, dramisto, ĵurnalisto, tradukisto, membro de Societo Petőfi (1898).

Emil Makai
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1870 (1870-11-17)
en Makó
Morto 6-an de aŭgusto 1901 (1901-08-06) (30-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermanahebrea vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Juda Universitato vd
Memorigilo Emil Makai
Familio
Patro Enoch Fischer vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • dramaturgotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emil Makai naskiĝis kiel Fischer Emil la 17-an de novembro 1870 en Makó. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Makai devenis el juda familio. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto por esti rabeno. Li frue, jam en 1887 komencis poemadi, eĉ en 1893 li interrompis la lernadon kaj okupiĝis nur pri ĵurnalado kaj poemado. Li apartenis al diversaj staboj de famaj gazetoj. Pro infekto li abrupte mortis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Vallásos énekek (Religiaj kantoj) 1888 - poemaro
  • Zsidó költők (Judaj poetoj) 1892 - tradukitaj poemoj
  • Tudós professzor Hatvani (Scienca profesoro Hatvani) 1900 - sukcesa komedio
  • pli, ol cent tradukitaj teatraĵoj
  • Makai Emil munkái (Verkoj de Emil Makai) 1904 - kolektaĵo

Fontoj redakti