La Urbodomo de Makó estas impona klasikisma historia monumento en Makó, laŭ Placo Széchenyi (Makó). Ĝis 1950 ĝi funkciis, kiel departementa centro de Csanád.

Meza fasado de urbodomo en Makó

Historio redakti

La teretaĝa departementa administrejo estis konstruita en 1780, sed en 1839 ĝi plene estis trakonstruita kaj pligrandigita. La timpano nur en 1906 estis konstruita, la blazono en la timpano ekde 2000 estas videbla. En 1929 pli nova alo alkonstruiĝis.

En 1869 József Eötvös prelegis pri la aktuala politiko, sed ofte okazis signifaj politikaj disputoj en la departementa domo.

La konstruaĵo ofte partoprenis en la kulturo. Kornélia Hollósy faris koncerton en 1863. Inter 1925 kaj 1930 okazis koncertoj fare de Piroska Anday, Mária Basilides, Ernő Dohnányi, Annie Fischer, Erzsi Sándor, Ferenc Székelyhidy, Emil Telmányi, Béla Bartók. Ekde 2001 galerio aŭ ekspoziciejo konstante estas videbla.

 
Urbodomo de Makó

Konstruaĵo redakti

Fasado de la unuetaĝa urbodomo estas simetria kaj 76 metrojn longa, meze situas la enirejo, kiu estas 5 arkadoj (pli supre portiko) resume 18 metrojn longas. Pli supre granda timpano kun la urba blazono estas videbla.

Sur la eksteran muron oni metis memortabulon en 1999. Antaŭ la konstruaĵo situas skulptaĵo pri Lajos Kossuth, apud la konstruaĵo skulptaĵo pri Kornélia Hollósy.

Fontoj redakti